Multekosta parkumado


multekosta_parkumado.mp3 Listen on Posterous
Se oni loĝas en granda urbo kiel Vieno oni devas bone pripensi ĉu oni vere volas havigi al si propran aŭtomobilon. Aŭtomobilo ja estas tre valora posedaĵo, oni devas elspezi multege da mono por akiri ĝin kaj la kostoj por la uzo same estas altaj. Oni devas zorgi pri sia aŭtomobilo por ke ĝi funkciu dum multaj jaroj kaj ne rustiĝu. Tiucele estas plej bone meti ĝin en propran garaĝon, sed en granda urbo plej multaj homoj ne havas garaĝon kaj ili do luas lokon en publika garaĝo aŭ ili lasas la aŭtomobilon ĉe la rando de la strato en la proksimeco de la propra loĝejo. Se oni ne loĝas en la centro de la urbo, tio povas esti ankoraŭ senpaga, sed nun ekz. en Vieno la distriktaj konsilantaroj enkondukas kotizon por parkumado ankaŭ en la ekstercentraj distriktoj de Vieno.

Dum en Vieno la problemo de la ŝrumpanta disponebleco de parkumejoj jam delonge eniris la konscion de la homoj, en grandega urbo kiel Pekino la problemo estas relative nova, ĉar nur de kelkaj jaroj la homoj tie havas sufiĉe da mono por akiri aŭtomobilon. Sed nun la nombro de aŭtomobiloj atingis jam milionojn kaj tial la trafiko fariĝas pli kaj pli ĥaosa kaj montriĝas ke mankas parkumejoj. Nur por eble ĉiu dua posedanto de aŭtomobilo disponeblas vera parkumejo. En Pekino estas registritaj 5 milionoj da aŭtomobiloj, sed la ĉefurbo disponas nur pri 2,48 milionoj da parkumejoj. La gazetaro jam skribas pri "parkumeja krizo". Precipe ĉe la komercaj centroj la serĉado pri parkumejo fariĝas koŝmaro. Jam antaŭ la parkumdomoj formiĝas longaj densaj vicoj kaj blokas la jam plenŝtopitajn stratojn de la metropolo kun siaj 20 milionoj da enloĝantoj.En multaj malnovaj loĝkvartaloj de Pekino eĉ ne haveblas parkumejoj ĉar antaŭ jaroj nur malmultaj familioj posedis aŭtomobilon. Hodiaŭ la enloĝantoj devas parkumi en la korto. Tio ripete kaŭzas kverelojn inter la najbaroj kiuj reciproke okupas la disponeblajn lokojn. Sed eĉ se haveblus pli da parkumejoj, multaj aŭtomobilistoj preferus parkumi ie sur la trotuaro, ĉar la kotizoj por parkumado konsiderinde plialtiĝis. La tarifoj duobliĝis en la forte frekventataj distriktoj de la urbego al 10 juanoj (1,24 eŭroj) pohore. La sekvaj horoj kostas 15 juanojn (1,86 eŭroj) pohore.Oni devas instigi la homojn laŭeble uzi publikajn transportilojn. Kaj oni devas provizi parkumejojn ĉe la haltejoj en la antaŭurboj por faciligi la ŝanĝon de la veturilo. Jam videblas tiurilate iom da progreso. Ĝis la fino de la jaro 2011 plialtiĝis la nombro de enloĝantoj kiuj ĉiutage uzas publikajn transportilojn por atingi la laborejon almenaŭ de 39,7 procentoj al 42 procentoj.

Embedded media -- click here to see it.



--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero