Bongustan panon ĉiutagan!


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Bongustan_panon_cxiutagan.mp3Listen on Posterous

Oni protektas vivon de bestoj kaj plantoj. Oni zorgas pri pureco de la aero kaj akvo. Oni  elspezas grandegajn monsumojn por renovigo de multaj antikvaĵoj. Oni establas instituciojn por kontroli kvaliton aŭ enhavon de nutraĵo. Oni enlaborigas laŭvicajn armeojn da oficistoj por defendi plej diversajn rajtojn de konsumantoj. Sed ĉio ĉi iel ne sufiĉas...

Mi proponas pritrakti hodiaŭ temon, kiu kvazaŭ preterpasas nian atentemon, ĉar ĝi koncernas longdaŭran kaj poioman procezon. Ĉu okazis al vi manĝi ekzemple belaspektan frukton, kiu tamen havis iom aŭ multe malpli intensan guston?

Kiam mi estis infano, ne regis tia bonstato kiel hodiaŭ. Tamen freŝa pano kun butero kaj memfaritaj konfitaĵoj estis por mi ĉiutaga bongustaĵo. La pano estis bakata en negrandaj bakejoj. Plurajn frandaĵojn, kiujn preparis miaj patrino, avino aŭ onklinoj mi povus longe listigi. Ankaŭ nia ĉedoma ĝardeneto abundis somere je propraj karoto, petroselo, rafaneto aŭ laktuko. Dolĉan, verdan pizon ni - infanoj - plejparte manĝis eligante ĝin rekte el guŝoj. La ceterajn legomojn ĝenerale ni povis kromaĉetadi en nemultaj tiam lokaj vendejetoj. Ĉirkaŭ nia domo kreskis du pomarboj, du pirarboj, tri prunarboj kaj ŝajne ses ĉerizarboj. Prizorgis ilin mia avo, kaj ili estis tre fekundaj. Ĉiujare kiam precipe la ĉerizoj fariĝis melhele ruĝaj, onidire "nigraj", mi kun miaj tri fratoj manĝegis ilin rekte de sur arboj. Da fruktoj estis ĉiujare ĉe ni tiom, ke oni povis pridonaci ankaŭ la familiojn de miaj kvar geonkloj. Danke al memfaritaj konservaĵoj en bokaloj ni povis manĝi la kompotojn kaj marmeladojn ĝis la sekvonta jaro. Tion, kion oni mem ne kultivis, oni povis aĉeti de najbaroj. Tiutempe agrikulturistoj riĉigadis plimulton da kreskaĵoj per naturaj sterkoj, kio influis iliajn guston kaj sanigajn proprecojn. La odoro de kampo post rikolto de terpomoj aŭ greno restis por mi neforgesebla rememoraĵo ĝis nun. Kaj ĉio ĉi okazis apenaŭ kvin kilometrojn de la urbocentro de la havena Gdinio.

Dum postaj jaroj tamen la situacio komencis ŝanĝiĝi. En la 70-aj jaroj oni likvidis multajn domojn kun iliaj ĝardenoj kaj komencis konstrui loĝblokarojn. Pri produktado de nutraĵvaroj por urbanoj komencis okupiĝi ĉiam pli grandaj ĝardenkulturejoj. Grandskala kultivado postulis ŝanĝojn de kelkaj produktometodoj. Ankaŭ hodiaŭa politiko de EU, al kiu Pollando konsentis aparteni ekde la 2004-a jaro, elpremas ofte kuriozajn bezonaĵojn je produktantoj de nutraĵo. Unuflanke sur la pola merkato troviĝas multe da legomoj kaj fruktoj fare de produktantoj el preskaŭ tuta mondo, kaj ni - poloj - alte taksas multajn el ili. Aliflanke ni forte aprecas plurajn proprajn kreskaĵojn. Mi volus ĉi-loke mencii precipe polajn tomatojn, kukumojn, terpomojn kaj pomojn. Bedaŭrinde kelkaj iliaj ekvivalentoj venigataj de ekstere ne posedas la samajn valorojn, kaj mi pensas pri ilia neripetebla gusto, aromo kaj aspekto. Aŭ pano. Feliĉe daŭre ekzistas lokoj, kie oni bakas panojn laŭ tradiciaj manieroj - bongustegajn!

Firmaoj de multaj jaroj produktantaj multekostajn parfumojn tiel tre zorgas pri ilia konsisto, ke ĝia aromo neniel ŝanĝiĝas. Domaĝe ke ne ĉiam simile kondutas nutraĵproduktantoj. Protekti originajn gustojn - jen la defio de la hodiaŭaj tempoj. Mi esperas kaj deziras al ni ĉiuj, ke neniam perdu sian guston nia pano ĉiutaga. Alikaze sian guston perdus ankaŭ nia vivo, ĉu ne?
---
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA