Bonaero gastigos la Universalan Kongreson en 2014



---------- Forwarded message ----------
From: Pablo Leon <opleon@gmail.com>
Date: 2012/6/8
Subject: (((Twitter_agado))) Bonaero gastigos la Universalan Kongreson en 2014
To: twitter_agado@googlegroups.com


UEA oficiale anoncis ke Bonaero, la ĉefurbo de Argentino, gastigos la Universalan Kongreson en 2014.

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2014 okazos en Bonaero. La Estraro de UEA elektis la ĉefurbon el inter tri argentinaj urboj, kun kies organizaj kondiĉoj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães antaŭe konatiĝis surloke.

Argentino gastigos UK por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky. La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100-a datreveno de lia naskiĝo.

(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 456)


---
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero