Retradio laŭ diskonta principo


diskonta_principo.mp3Listen on Posterous

En Germanio ekzistas de 50 jaroj ĉeno de diskontvendejoj. Tiam la fratoj Theo kaj Karl Albrecht transprenis de siaj gepatroj nutraĵvendejon kaj organizis ĝin laŭ nova principo: la diskonto. Tio signifas ke oni limigis la varsortimenton al relative malmultaj artikloj kiuj ankaŭ rilate al ilia stokigado estis senproblemaj, do ekzemple ne bezonis konservadon en fridujo. Ankaŭ la bretaroj estis tre simplaj kaj do la malaltaj kostoj kune kun la pli grandaj kvantoj po artiklo kondukis al decide malpli altaj prezoj kio siavice allogis multege da aĉetantoj.

Sur tiu bazo eblis plivastigi la sistemon al tuta Germanio. Oni nomis la ĉenon laŭ la nomo de la posedantojAldi (Albrecht Diskont). Kiam la reto estis sufiĉe granda kaj la enspezaro altega, oni aldonis iom post iom novajn varojn kaj servojn. Aldoniĝis ekzemple freŝaj legomoj kaj fruktoj, oni instalis fridujojn kaj frostujojn kaj finfine oni enkondukis elektronikan pagadon. Oni nomas tiun procezon de plibonigado "suprenkomercado" laŭ la angla termino "Trading Up".

La koncepto de diskonto funkcias tiel bonege ke Aldi nun jam havas filiajn kompaniojn eĉ en aliaj kontinentoj kaj multaj aliaj komercaj entreprenoj imitis tiun ekzemplon. La fratoj Albrecht estas la plej riĉaj germanoj. Ili tamen havis tre modestan vivostilon.

Rilate al la RetRadio mi certe ne alstrebas riĉecon, sed mi agas tute laŭ la diskonta principo por laŭeble sukcesigi la aferon. Mi volas atingi la celon - porti parolatan Esperanton ĉiutage al laŭeble multaj geaŭskultantoj - per plej simplaj rimedoj sen superfluaj kromaĵoj. Do mi produktas nur puran sonartikolon kaj evitas miksadon ekz. kun muziko. La sonartikolo havas longecon ke ĝi facile povas esti produktata ĉiutage. La sonteknika prilaborado estas minimuma (forigo de fona bruo). Mi ja aldonas la tekston kiun mi havas en formo de manuskripto. Bildoj kaj filmetoj aldoniĝas se tio facile eblas.

Aŭskultantoj ja povas reagi - ĉefe en formo de komentoj - sed mi ne povas respondi je la komentoj. Tio forkondukus min de mia esenca okupo - la trovado kaj prilaborado de ĉiutaga temo. Mi komprenas ke aŭskultantoj foje ŝatus havi respondojn, sed mi pardonpetas ke tio ne eblas. Por ebligi tion la tuta sistemo devas kreski plu: Devus esti pli da kontribuantoj. Tiam la strukturo de mia laboro ŝanĝiĝus kaj mi povus okupiĝi pri pli da kontakto kun la geaŭskultantoj.

Sed la situacio estas tia ke la RetRadio troviĝas ankoraŭ en fazo de malfacila persistado de 4 aktivuloj. Ni bezonus 5-an, 6-an, 7-an aktivulon. Ĝis tiam ni devas kunmordi niajn dentojn kaj daŭrigi.

Mi estas certa ke la sukceso en formo de plua kreskado alvenos. Laŭ la evoluo de la afero eblos plibonigi la servojn kaj tiel suprenporti ĝin. Mi esperas ke mi havos por tio tempon de 10 aŭ 20 jaroj. Estas mia firma intenco persisti.


_______________
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA