Naĝado de beboj


beboj_akvo.mp3 Listen on Posterous
Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj. Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter la kvara kaj la 18-a vivomonato. La naĝado de beboj en nia lando estas tre populara. Mi supozas ke la kaŭzo por tio estas ne nur por doni ion al la beboj, sed ke la junaj patrinoj havas okazon pasigi belan tempon kun siaj beboj en agrabla etoso.
Preskaŭ ĉiuj publikaj naĝejoj kiuj funkcias dum la tuta jaro ofertas kursojn por bebonaĝado. Ili priskribas sian oferton ekzemple jene:
----
Bebonaĝado por beboj inter 2 monatoj kaj 3 jaroj.
Ju pli frue oni komencas per la bebonaĝado des pli rapide la beboj refamiliariĝas kun la elemento akvo.
Ludo kaj ĝojo, ekzercoj taŭgaj por infanoj en tiu aĝo helpas al via infano dum sia evoluo. La beboj lernas moviĝi sub akvo laŭeble frue.
Gepatroj ricevas instigojn por memstara ekzercado kun la bebo kaj ili akcelas per la bebonaĝado
- la motorikan evoluon
- la trejnadon de ekvilibro
- la memfidon
- la plifortigon de la muskoloj kaj de la spirorganoj
- la stimulon de la cirkulado de sango
de sia bebo.
---
La bebonaĝado ekaperis dum la 1970-aj jaroj. Oni rimarkis ke beboj en akvo faras serpentumantajn movojn kaj oni interpretis tion kiel naĝaj movoj. Kiel fetoj la beboj ja kreskis kvazaŭ sub akvo kaj do la medio akvo ne estas fremda al ili. Do ili facile kaj sentime subakviĝas dum la bebonaĝado en taŭga baseno.
Nome la akvo en la baseno devas esti taŭga por bebonaĝado. Ĝi devas esti laŭnorme filtrita kaj la temperaturo devas esti inter 32-34 gradoj Celsiuso, depende de la aĝo de la beboj. Ju pli junaj la beboj, des pli varma estu la akvo. La temperaturo de la aero ne estu sub 30 gradoj. La profundeco en la baseno estu inter 100 ĝis 140 centimetroj.
Principe bebonaĝado jam eblas ekde la sesa vivosemajno. Suĉinfanoj posedas spirprotektan reagon kiu helpas al ili sendanĝere naĝi subakve. Tiu protekta reago perdiĝas inter la tria ĝis sesa vivomonato.
La bebonaĝado certe ne estas io vivnecesa. Ĝi estas signo de bona vivo, kaj por la bebo kaj por la gepatroj. La kostoj por tio ja ankaŭ ne estas neglektindaj. Ĉiukaze ĝi estas tre rekomendinda, ĉar ĝi akcelas feliĉon kaj socian harmonion.

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA