Aŭskultado unualoke

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
auxskultado_unualoke.mp3Listen on Posterous
Komuna, universala saĝo instruas, ke prudentaj homoj unue aŭskultu, due pensu kaj nur trie parolu. Se tiun simplan regulon oni sekvus, multajn miskomprenojn kaj kverelojn oni evitus. Koncerne lingvolernadon, verŝajne ĝi same validas. Ĉi tiu penso revenis en mian menson dum ĵusa virtuala vizito al la bonega interreta paĝaro edukado.net. Plej varmaj laŭdoj ĉi tie ne sufiĉus por digne esprimi la grandegan valoron de tiu retejo, kiu funkcias precipe pro la kompetenta, inteligenta kaj senlaca laborado de la hungara aktivulino Katalin Kovats. Temas pri tute realisma, praktika iniciato por firmigi Esperanton laŭ pedagogia vojo kaj ĝian sukceson atestas la fakto, ke edukado.net ĵus atingis la nombron de 2500 aliĝintoj.
Dum mia virtuala vizito, antaŭ kelkaj tagoj, mi spektis filmeton, kiu fakte estas duonhora prelego de S-ino Katalin pri edukado de sia multlingva fileto Marteno. La tuta prelego, klare kaj didaktike konstruita, enhavas amason da pensigaj informoj kaj analizoj, kaj mi forte rekomendas, ke vi aŭskultu ĝin en la sekcio 'filmetoj'. La hejma situacio estis tre interesa kaj neordinara, ĉar la knabo parolis la hungaran lingvon kun sia patrino, la francan kun sia patro kaj la nederlandan ĉe lernejo. Siavice, la gepatroj parolis en Esperanto inter si, kaj tion la infano ofte aŭskultis, sed li mem neniam parolis en Esperanto. Je granda surprizo, kiam la gepatroj unuafoje alportis Martenon en Esperantistan eventon, tute neatendite montriĝis, ke li povas flue paroli en Esperanto kun alilingvanoj, kiam necese! Klare pruviĝis, ke eblas alproprigi lingvon per simpla aŭskultado.
Ĉu tio estas miriga novaĵo? Tute ne, male. Efektive, ni ĉiuj lernis nian gepatran lingvon per simpla aŭskultado, dum niaj patrinoj donadis al ni suĉbotelojn kaj ŝanĝis niajn vindojn. Ni ĉiuj devis atente aŭskulti la gepatrojn dum pli ol unu jaro, por posta ekparolado. Ĉu oni povus elpensi pli naturan metodon por akirado de lingvo?
Vi jam antaŭscias, kien mi volas atingi: ke nia Esperanta RetRadio proponas ĝustan rimedon. Kompreneble, ĉar ni (bedaŭrinde) jam ne estas infanoj, por plej altgrada profito de niaj sonartikoloj, progresemuloj devus sekvi la jenajn paŝojn:
- unue,legi kaj bone kompreni la tekston, se necese konsultante vortaron;
- due, aŭskulti kaj samtempe legi la artikolon;
- laste, klopodi kompreni la artikolon rekte, sen legado.

Tio verŝajne postulus ĉiutage duonhoran studon, sed la progreso en lingvoregado estus certa. De ni, produktantoj de la artikoloj, oni esperas uzadon de simpla Esperanto, sen nenecesaj neologismoj kaj komplikaj frazkonstruoj. Ni devas elekti variajn, klerigajn kaj bonhumorajn temojn de ĝenerala intereso, tiel ke ankaŭ spertaj, jam fluaj uzantoj de nia lingvo povu ĝui nian materialon. Kaj kompreneble prezenti la tuton per klara, internacieca elparolo kaj teknike akceptebla sonregistrado. Miaflanke, mi estas preta kore akcepti kritikojn, se mi devojiĝos de tiaj rekomendoj.
Al mi ŝajnas, ke la celoj de edukado.net kaj Esperanta RetRadio parte kongruas, kaj estus tre bele, se inter tiuj du agadoj stariĝus profita kunlaboro. Nun, mi estas preta aŭskulti vian opinion, karaj geaŭskultantoj.
-- 
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero