Energilimonado alportis sukceson


energilimonado_sukceso.mp3Listen on Posterous
Dietrich Mateschitz naskiĝis en la jaro 1944 en la sudorienta parto de Aŭstrio. Li estas la iniciatinto de la entrepreno kaj marko por la tutmonde konata energilimonado Red Bull (ruĝa taŭro). Kiel sola aŭstro li sukcesis eniri en la Forbes-liston de miliarduloj. Lia posedaĵaro estas taksata je 5,3 miliardoj da usonaj dolaroj kio portas lin al rango 193 de la listo de la plej riĉaj homoj de la mondo kaj al rango 1 en Aŭstrio.

La vojo de Mateschitz kondukis lin tute supren, post kiam li estis meze sukcesa gimnaziano kaj studento (dum 10 jaroj) en la mondkomerca altlernejo de Vieno kaj fakulo pri merkatumado por laviloj, kafo kaj dentopasto ĝis la memstareco kiel entreprenisto. Dum unu el siaj pornegocaj vojaĝoj al Azio laŭdire li konatiĝis en hotela drinkejo kun la efiko de stimulaj kaj ekscitaj energitrinkaĵoj. Tiaj trinkaĵoj ne jam estis konataj dum la 1980-aj jaroj en Eŭropo. Mateschitz flaris ŝancon por si kaj akiris en la jaro 1983 la licencon por tia trinkaĵo kaj fondis unu jaron poste kune kun 2 tajlandaj partneroj en la urbeto Fuschl proksime al Salzburg la Red Bull S.l.r.

"Kion vi celas per tiu glueca sukaĵo?", oni demandis lin kiam li portis la markon Red Bull de Azio al Eŭropo. Kaj krome la produkto kiu gustas simile al gumaj ursetoj devis kosti multoblon de Kokakolao aŭ Pepsikolao. "Kiam ni komencis, ni diris: 'Ne jam ekzistas merkato por Red Bull", rememoras Mateschitz. La enkonduko en la merkaton okazis en la jaro 1987. Kiam Red Bull rapide alportis sukceson, la konkurantoj konsideris ĝin unue kiel moda fluktuaĵo. Poste ili provis imiti la sukcesigan recepton. "Kiam la nombro de imitantoj atingis 142, ni ĉesis nombri ilin", diris Mateschitz en la jaro 2002, do 15 jarojn poste.

Konsiderinda procentaĵo de la jara enspezaro de la entrepreno eniras la almerkatigan buĝeton el kio la duono de la mono fluas al ekstremaj sportaj aktivadoj kiel surfado sur la Amazono aŭ kurado sur la Himalajo respektive al la koncernaj protagonistoj. Mateschitz sponsoras ĉirkaŭ 500 atletojn, mastrumas du vetveturajn stalojn tipo formulo 1, nome Red Bull Racing kaj Scuderia Toro Rosso, kaj krome plurajn futbalajn teamojn.

Sed li ne nur sponsoras sportajn aktivadojn sed ankaŭ kulturajn kaj sociajn. Li havas propran televidan kanalon "Servus TV" kiu prezentas altnivelajn dokumentaĵojn kaj kulturajn eventojn. Ĵus komence de februaro oni eksciis ke Mateschitz donacis 70 milionojn da eŭroj. Tio estis la ĝis nun tria plej granda privata donaco en la historio de Eŭropo. La mono celas servi por kunfinanci esplorprojekton de la Medicina Privata Universitato "Paracelsus" pri la temo de spinlameco inkluzive de nova konstruaĵo en la kleriga kampuso "Competence Park" en la urbo Salzburg.

_________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA