Neteraj sonoj

Neteraj_sonoj.mp3Listen on Posterous

La fakto, ke la homo hodiaŭ malkovras ĉiam pli malproksimajn objektojn de la kosmo atestas interalie pri ĉiam pli bona atingopovo de la uzata tiucele aparataro. Tamen ne sufiĉas jam kutimaj optikaj teleskopoj aŭ eĉ raditeleskopoj. Foraj objektoj estas ja krome vualitaj de la aliaj, pli proksimaj, do ilian bildon eblas akiri nur tial, ke ili senĉese elsendas la elektromagnetan radiadon. Pro tio teleskopo estas aldone provizita de t.n. spektrometro, kiu estas ĝuste ricevilo de la elektromagnetaj ondoj. Nur la analizo de la frekvenco kaj longo de la ondoj ebligas formuli konkludojn pri la fizikaj proprecoj de unuopaj planedoj, kometoj, kvazaroj aŭ eĉ pri la bildo de la tutaj konstelacioj.

La homa esploremo tamen estas senfina. Ni ne nur volas vidi nevideblajn el la Tero kosmajn objektojn, sed ankaŭ ilin aŭdi. Tamen en la interplaneda spaco regas perfekta silento pro la reganta tie vakuo. Kiel oni scias, ĉiu sono ekestas nur danke al la transdonado de vibroj inter molekuloj, kaj ili simple mankas en la spaco. Ĉu tamen ekzistas tie iu muziko? Kompreneble jes. En steloj kaj sur planedoj estas sufiĉe laŭte, kvankam la sono ne povas eskapi trans la limoj de tiuj objektoj. Kion do fari por konvinkiĝi, ke aperas tie bruo?

En la interreto oni povis legi pri la aŭstralia astronomo, Paul Francis, kiu de multaj jaroj observas malproksimajn ĉielajn korpojn. La emisiatajn de ili elektromagnetajn ondojn, li povas konversi en sonondojn per speciala programaro. Kiamaniere li faras tion? Li uzas du komputilprogramojn. La unua faras la konversadon de la ondoj, kaj la alia kunmetas kaj registras la akiritajn sonojn en la formato legebla de popularaj muzikprogramoj. Mi substreku, ke por aŭdebligi la sonojn, la astronomo devis malaltigi ilian frekvencon 1,75-bilionfoje. En la riĉa kolekto de la astronomo vi povas trovi ekz. bruojn devenantajn el la interno de la kvazaro, en kies centro enestas la t.n. nigra truo aŭ la sonon de trafluganta kometo.

Laŭ mi estas iom strange aŭskulti tiamaniere preparitajn sonojn. Kiam ni klopodas konformigi ilin al nia aŭdokapablo, tiam laŭ mi ili sonas jam iom malaŭtente. Cetere simile estas, kiam oni aŭdas sonojn, kiujn emisias marbestoj. Ekpensu! Kiam ni aŭskultas iujn sonregistraĵojn el la ampleksego de la kosmo, kaj tiam, kiam ni priaŭskultas resonojn eliĝantajn de iu marprofundo, nia malperfekta cerbo ricevas nur iun misteran, fremdan kaj prefere sensignifan lingvon.

Por tiuj, kiuj tamen simile kiel mi estas iom scivolemaj pri tiuj neteraj sonoj, estas ebleco ekkoni kosmajn vibrojn registritajn de la sondilo „Voyager" proksime al Jovo (Jupitero). Ankaŭ ili ne estas originalaj, sed aŭdigataj en la bendo kaptebla por la homa orelo. Strange, sed... Bonvolu aŭskulti mem. En la reto estas troveblaj ankaŭ multaj aliaj sonekzemploj de la „muziko." Vi trovos ilin laŭdezire.

Embedded media -- click here to see it.

_____________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA