Malpeza aŭtomobilo el ŝtalo?


malpezaj_komponentoj.mp3Listen on Posterous

La plej granda entrepreno de Supra Aŭstrio, la ŝtalkonzerno "voestalpine" en Linz celebras grandan trarompon: Konkurencante kun produktantoj de komponentoj el aluminio kaj karbono la entrepreno atingis laŭ propraj eldiroj trarompon. Nova teknologio ebligos la produktadon de malpezaj komponentoj por aŭtomobiloj.

La aŭtomobila industrio celas produkti ĉiam pli malpezajn fuelŝparajn aŭtomobilojn kaj por tio servas malpezaj konstrukomponentoj. Tio por la ŝtalindustrio unuavide ne ŝajnas esti bona novaĵo.

En la dua semajno de marto okazos la "Aŭtomobila Salonego" en Ĝenevo kie oni prezentos laser-velditan aŭtomobilan pordon el speciala ŝtalo kiu laŭ "voestalpine" ne nur estas malpeza sed ankaŭ signife malpli kosta ol konkurencaj materialoj.

La produktoprocedo por tiu malpeza ŝtalo nomiĝas „phs-ultraform" (press hardening steel). Per ĝi fajre zinkizita ŝtalo povas esti produktata kun ekstrema solideco kaj tamen kun malgranda pezo. "voestalpine" nun kapablas produkti tiun ŝtalon per rekta kaj malrekta procedo. Laŭ la estro de la esplora fako de "voestalpine" oni akiris patentojn en 21 patent-familioj kaj tiel oni povas teni avanan pozicion en la merkato. Ŝajnas ke tio ankaŭ validas vide al la ŝtalgiganto Arcelor Mittal rilate al patentoj. La avantaĝo el tiu pluevoluigo estas ke nun eblos produkti multe pli da diversaj komponentoj de aŭtomobiloj.

"voestalpine" investis ekde la starto de la esplorprojekto en la jaro 2003 la sumon de 30 milionoj da eŭroj. Al tio aldoniĝos pluaj 100 milionoj da eŭroj por ebligi produktadon de aŭtomobilaj komponentoj sur 4 kontinentoj.

La malpeza konstruado sen karbono kaj sen aluminio precipe alportas grandan kostoavantaĝon. Ekzemple pordo el aluminio, kiu tamen bezonas solidigajn komponentojn el ŝtalo, kostas la trioblon kaj pordo el karbono la 25-oblon, oni indikas en la konzerno.

La ĝenerala direktoro de "voestalpine" Wolfgang Eder antaŭvidas ke la vendocifero pri aŭtomobilaj komponentoj kreskos dum la venontaj jaroj de hodiaŭ 1,1 miliardoj da eŭroj al la duoblo danke al la nova teknologio. Kaj li aldonas ke oni eĉ troviĝas nur je la komenco de la disvolvo de la produktofamilio.

En la konzerno oni opinias ke tiu nova phs-procedo post la LD-procedo por la produktado de ŝtalo estas la plej granda revolucio en la konzerno.
___________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA