La strukturo de la Kristo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

kristostatuo_rio.mp3 Listen on Posterous

Estas konata fakto, ke Rio-de-Ĵanejro estas belega urbo, 'benita de la Naturo' – laŭ konata kanzono. Estas same konate, ke la Statuon de la Redemptora Kristo, en Rio, oni elektis kiel unu el la mirindaĵoj en la mondo. Ĝi estas majesta konstruaĵo 30 metrojn alta (plus la piedestalo 8 metrojn alta), de kies piedo oni povas rigardi vastan, mirindan panoramon. La tuta pezo estas 1145 tunoj. Ĝi situas je 709 metroj super la marnivelo, sur monto 'Corcovado' (per laŭlitera traduko: 'ĝibaĵo'). Ĝi inaŭguriĝis la 12-an de oktobro 1931, post kvinjara konstruado. Krom kristanisma simbolo, ĝi fariĝis ankaŭ simbolo de Rio kaj de Brazilo – unu el la plej elstaraj en Sudameriko.

Preskaŭ 4-kilometra fervojo kondukas al la supro de la monto ekde la fino de la 19-a jarcento kaj en la jaro 1904 oni ĝin elektrigis. La tuta statuo estas konstruita per ferbetono kovrita per speco de ŝtono nomata en Brazilo 'sapoŝtono'. Longa ŝtuparo kondukas de la supra fervoja stacio ĝis la statuo mem, kaj en la jaro 2002 la urbaj administrantoj instaligis tri panoramliftojn kaj kvar aŭtomate ruliĝantajn ŝtuparojn. Ĉe la piedo de la monumento funkcias katolika preĝejeto, kie okazas geedziĝoj kaj baptoceremonioj. Ĉirkaŭe, vizitantoj povas okupi komfortan plataĵon por rigardado. Kiam oni promenas en tiu bela loko kaj admiras la statuon kaj la pejzaĝon, oni tamen ne povas prezenti al si ĝian internan strukturon. Ĉi tio estas tre interesa detalo. Viziti la internaĵon ne estas permesate al la publiko, sed funkciuloj tie moviĝas por konservado, purigado kaj riparoj. Labirinto sur 10 etaĝoj, en sufoka, malluma aero, kondukas ilin al la trunko, koro, kapo, kaj brakoj de la monumento. Pro la alta situo, ĝi estas ofte atingata de fulmoj kaj pluvegoj; tial, vico da fulmosuĉiloj staras sur ĝiaj brakoj kaj kapo. Kvankam oni ne rajtas viziti la internaĵon, tamen danke al interreto eblas havigi al si bonan ideon pri la konstruaĵo. Tion montras ĉi tiu virtuala prezento, kiu enhavas plurajn interesajn filmetojn (bedaŭrinde en la portugala lingvo):
http://www.estadao.com.br/especiais/o-cristo-redentor-visto-por-dentro,163542.htm . Kiam vi vizitos Rion, nepre promenu ĉe la Redemptora Kristo!
_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

  1. Mi sxatas tiun cxi pagxon, Mi sopiras iam vidi okule la grandegan statuon de Jesuo en Rio-De-Jxanero.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero