Tro da higieno por infanoj


higieno_infanoj.mp3Listen on Posterous

Ke infanvartejo estas gravega por la evoluo de infano, pri tio jam estas ĝenerala interkonsento. La infanvartejo transprenis multajn taskojn de la edukado en la familio, precipe se temas pri la socia evoluo de la infano. En la infanvartejo la infano povas esti inter samaĝuloj kaj povas lerni interagi kun ili. Ili povas ludi kune kaj prepari manĝojn, ekz. fruktosalaton.

Ĝuste fruktosalato estas tre valora manĝaĵo: Ĝi estas tre sana, ĝi estas bongusta, nome dolĉa kun iom da fruktacido kaj ĝi estas produkto kiu estas preparata surloke, do en la infanvartejo. Kaj tion povas fari la infanoj mem, ili povas kune prepari la fruktosalaton: Dum unu infano tranĉas pomojn, dua infano tranĉas oranĝojn, tria tranĉas bananojn kaj la kvara eble vinberojn. Imagu tiun situacion kiam pluraj infanoj staras en kuirejo kaj fervore preparas sian fruktosalaton. Kaj tiel okazis jam nun en infanvartejoj en Aŭstrio. Ĉiuj estis feliĉaj: la infanoj, la infanvartistinoj kaj la gepatroj.

Oni povus kredi ke tio povas funkcii sen problemo. Sed se ne estas problemo, la burokratio kaŭzas ĝin. Nome laŭ direktivo de EU la infanoj ne rajtas manĝi pladojn kiuj ne plu estas varmigitaj (buterpanoj, fruktosalato) se ili ne mem persone preparis ilin. Do ĉiu infano rajtas manĝi nur tion kion la unuopa infano mem preparis. La aŭtoritatoj argumentas ke ne eblas postuli ke la infanoj kondutu jam sufiĉe higiene kaj tial ili povus infekti unu la alian per interŝanĝado de komune preparitaj fruktopecoj.

La gepatroj de la trafitaj infanoj forte protestas. Laŭ ili la komuna distranĉado kaj konsumado de pomoj kaj karotoj ne vere serioze povas esti pli danĝera ol la komuna ludado. Unu el la patrinoj diras ke per tio la infanoj estas forkondukataj de elnaturaj freŝaj nutraĵoj al industrie pakitaj. Kaj alia patro aldonas ke verŝajne la higieno de la manĝaĵoj estas pli alta ol dum ludado. Kaj infanvartistino nomas tion kontraŭproduktiva. Ŝi argumentas ke se la infanvartistinoj gvidas la infanojn al lavado de la manoj antaŭ ol eniri la kuirejon, tiam ŝi ne povas vidi higienan problemon. Kaj se temas pri la risko de infekto per interŝanĝado de manĝaĵoj ja jen kaj jen okazas ke infanoj interŝanĝas manĝaĵojn kiujn ili estas kunportintaj de hejme.

Do stariĝas la demando kio estas pli grava: minimumigi riskon de infekto per strikta higieno aŭ komuna preparado de sanaj manĝaĵoj kun tre malgranda risko de infektoj. Sterila etoso ne taŭgas por infanoj. Ĝi damaĝas pli ol ĝi povas protekti.
__________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero