TEJO kongresos ĉijare en Vjetnamio, proksimjare en Israelo.




IJK DUFOJE SINSEKVE EN AZIO

Post trisemajna necerteco pri la loko de la 68-a Internacia Junulara Kongreso post la subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la Estraro de TEJO decidis okazigi ĝin en Hanojo, Vjetnamio, kiu ĉi-jare gastigos ankaŭ la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto. Decidita estis ankaŭ la loko de la TEJO-kongreso en 2013. La 69-a IJK okazos en Israelo.

Pli da informoj pri ambaŭ decidoj legeblas en la intervjuo kun la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj kun la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar.


VERKISTINO ELI URBANOVÁ FORPASIS

La ĉeĥa Esperanto-verkistino kaj Honora Membro de UEA Eli Urbanová forpasis la 20-an de januaro 2012 en Prago. Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922. Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kune kun Štefo Urban , ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto. Jam en 1940 Eli Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn en literaturaj konkursoj, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954 .
Fortan impulson al la verkado de Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956. Ŝi aperigis la poemarojn Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996; dulingva, kun ĉeĥa parto tradukita de Josef Rumler ), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp' (2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro(2007). Ŝia! j poemoj aperis ankaŭ en la kolektoj Kvarfolio (1976) kaj Eli Urbanová - nuntempa Esperanta poetino (2005), kaj en Esperanta antologio (1958 kaj 1983). Ŝia literatura ĉefverko tamen estas la ampleksa aŭtobiografia romano Hetajro dancas (1995), pro kiu ŝi ricevis la OSIEK-premion en 2001.
Eli Urbanová multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon. En 1957 ŝi estis unu el la fondintoj de Internacia Verkista Asocio. IVA funkciis dum deko da jaroj kaj estis en 1983 sekvita de Esperantlingva Verkista Asocio, en kiu ŝi ankaŭ membris. De 1975 ĝis 1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2003 OSIEK dediĉis sian konferenco en Prago parte al ŝia verkaro. La prelegaro, titolita laŭ la konferenca temo Intimaj temoj en la Esperanto-beletro, aperis en 2005.
Membro de la Akademio de Esperanto ŝi estis de 1986 ĝis 1995. En 1982 Eli Urbanová fariĝis honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. En 1996 ŝi ricevis la saman distingon de UEA, al kiu ŝi aliĝis jam en 1950.

UEA INVITAS AL TERMINOLOGIA TREJNADO

Subtene al siaj junaj membroj, UEA ofertas al du studentoj la eblon partopreni trejnadon pri terminologio en la Universitato de Vieno ekde la 8-a ĝis la 14-a de julio ĉi-jare. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado. Studentoj povos ricevi ses universitatajn poentojn (laŭ ECTS) pro partopreno en tiu ĉi intensa unusemajna kurso, post kiu eblos ekzameniĝi kaj, kaze de sukceso, ricevi oficialan atestilon de Terminologia Manaĝero, agnoskitan en 18 EU-landoj.

UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, restadon kaj unusemajnan bileton por la publika trafiko en Vieno. Kandidatiĝojn oni sendu al la komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, Mélanie Maradan, maradan@uea.org. Detalaj informoj troviĝas en la koncerna PDF-dosiero. La limdato por kandidatiĝoj estas la 8-a de aprilo 2012.

Kiu opinias tian instigon al faka laboro subteninda kaj volas ebligi terminologiajn aktivadojn ankaŭ en estonteco, povas donaci al Fondaĵo Wüster, la speciala fondaĵo de UEA por tiu celo.

_____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero