Superstiĉoj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

supersticxoj_.mp3Listen on Posterous
Okaze de la festoj pro nova jaro, aparte ĉe la transira noktomezo, oni ĉiam povas observi festivalon da kuriozaj... superstiĉoj! Manĝi 3 vinberojn (kaj konservi ties semojn en la monujo) aŭ amaseton da lentoj certe garantios monan kaj manĝan abundon dum la tuta jaro; transsalti 7 marajn ondojn ĉe la plaĝo garantios plenumon de 7 petoj; havi iom da mono en la monujo dum la novjara nokto garantias abundon por la tuta jaro; skandale bruadi per krioj, frapado de kaseroloj aŭ fajfado certe forigas malbonajn spiritojn, kondiĉe ke oni faru tion precize je la novjara noktomezo...

La listo da superstiĉoj estas certe tre longa. Estus eĉ sufiĉe amuze kolekti ilin el diversaj landoj kaj kulturoj, ĉar ekzistas iaj kuriozaj, vere strangaj kutimoj, verŝajne tra la tuta mondo. Kaj ne nur okaze de la novjaro! Sendepende de datoj, iuj homoj malamas nigrajn katojn (kiuj aŭguras malbonan sorton) kaj noktuojn ( kiuj aŭguras morton). Aliaj ne kuraĝas sin duŝi post manĝo (kio kaŭzas ikton), kaj trinki lakton post manĝado de mango (kio kaŭzas digestan katastrofon). Iri tra sub ŝtuparo estas grava risko, kaj sidi kun la dorso turnita al la enirpordo de laborĉambro certe kondukos al fiaskoj. Kaj plej ĉarme: pendigi branĉeton de ruto malantaŭ la orelon sendube forpuŝas malbonajn energiojn.

Nu, se oni alfrontas la universalan fenomenon pri superstiĉoj kun bona humoro, nenia problemo. Problemo estiĝas, kiam homoj komencas preni ilin serioze, kaj suferi. Kaj ekzistas homoj, kiuj ja serioze kaj konstante superstiĉas!

De kio devenas tiuj strangaj pensmanieroj? Superstiĉo estas ĉiam ido de "magia penso", nome, nelogika ligo inter du faktoj, kiuj tute ne kongruas. Alivorte, temas pri renverso de la racia duopo "kaŭzo/rezulto". Ĝi estas primitiva mensa produkto: primitivaj homoj havis preskaŭ kompletan nescion pri la fenomenoj de la naturo, kaj por elteni tian malkomfortan nescion, ili emis atribui potencon al ritoj, kredoj kaj magiaĵoj. Kompreneble, la granda povo de sugestio plenumas gravan rolon en tia procedo.

Nun, vi eble demandas: se superstiĉoj estas konsekvenco de primitiva pensmaniero, do kial ĝi ankoraŭ floras en plena 21-a jarcento, kiam scienco kaj teknologio mirinde progresis? La respondo estas tute simpla: ĉar malgraŭ la amaso da akiritaj sciencaj konoj, la homo ankoraŭ multe suferas, ĉar li fakte malmulton scias pri la mondo ĉirkaŭ si. Kaj plej grave: li malmulton scias pri sia interna mondo, pri siaj plej profundaj sentoj, pensoj kaj deziroj. Superstiĉoj eble estas do, simple, rimedoj por mildigi la misteron de la vivo – ekstera kaj interna.

Tamen, ne sufiĉas ĵeti florojn en la maron je la novjara noktomezo – tio ne alportos prosperon. Prosperon alportos ĉiutaga, honesta, inteligenta, konscienca laborado. Kaj se superstiĉoj turmentas vian kapon, provu iom da... filozofio.
_________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero