Stipendio pri terminologio --- oferto de UEA


---------- Forwarded message ----------
From: E-Centro Eventoj, Szilvasi L. <szilvasi@eszperanto.hu>
Date: 2012/1/11
Subject: [ret-info] Stipendio pri terminologio --- oferto de UEA
To: ret-info <ret-info@eventoj.esperanto.hu>
Cc: szlaura <szlaura@eszperanto.hu>


Karaj amikoj de terminologio,

Subtene al siaj junaj membroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) ofertas al
du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon en
Vieno, Aŭstrio.

Temas pri neesperantista aranĝo por lerni pri terminologio. Ĝi daŭros de
la 8-a ĝis la 14-a de julio 2012. Instruos mondfamaj profesoroj pri
terminologio kaj faka komunikado.

Partoprenantoj de la trejnado povas ricevi 6 universitatajn poentojn
(tiel nomitaj « ECTS-poentoj ») rekompence al la unusemajna trejnado.

Post la trejnado eblas fari ekzamenon kaj, kaze de sukceso, ricevi
oficialan atestilon de « Terminologia Manaĝero », kiu estas agnoskita
en 18 EU-landoj. Se vi interesiĝas, bonvolu peti pli da informoj.

UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, la restadon kaj
unusemajnan bileton por amasveturiloj en Vieno. Limdato por kandidatiĝoj
estas la 8-a de aprilo 2012.

Detalojn oni legu en sekva PDF-dosiero:
http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf

Se vi konas junulojn, kiuj interesiĝas pri tiu sanco, nepre kuraĝigu ilin
por kandidatiĝi!

Se vi mem estas junulo, ne hezitu peti pli da informoj kaj... kandidatiĝi!

Plej kore salutas

Mélanie Maradan
retadreso: melmaradan ce yahoo.fr
(UEA-komisiito pri terminologiaj instancoj)

fonto: ret-info

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero