Novega tramvojo en Jerusalemo

Tramo_en_jerusalemo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

tramvojo_jerusalemo.mp3 Listen on Posterous

Ĉu rimedo por loĝantara integriĝo?

Male al tre multaj urboj en la mondo, nur lastatempe ekfunkciis en Jerusalemo, la ĉefurbo de Israelo, moderna kaj surprize silenta tramvojo. Temas pri la unua tramlinio de vasta reto planita por solvi la ĉiam pli gravan problemon de amastransportado por loĝantaro de preskaŭ 800,000 homoj. Tiu ĉi unua tramlinio ("la ruĝa linio") estas 14 kilometrojn longa, kun 23 haltejoj kaj kunligas la modernajn nordajn kvartalojn kun la sudaj, tamen ne rektlinie, sed, per longa kurba devio, ĝi pasas apud la ege famaj muregoj de la malnova Jerusalemo. La konstruado de la tramlinio postulis kelkajn rimarkindajn vorkojn(*) de inĝenierarto kaj arkitekturo. La plej elstara estas sendube la "pendoponto de la kordoj" (vidu la supran dekstran bildon), kies dezajnisto estis la konata hispana arkitekto Santiago Calatrava. Sed vere mirinda afero estas, ke, helpe de trafa moderna transportsistemo, gravaj sociaj problemoj ektrovas neatenditan solvon. Simile al la Metrocable-telfero en Medellín en Kolombio (pri kiu raportis Anton en la sonartikolo de la 21-a de decembro 2011), ankaŭ la nova tramvojo en Jerusalemo ekinfluas la socian medion kaj kontribuas al integriĝo de la malsamaj etnaj kaj religiaj grupoj loĝantaj en la urbo. Kiam la tramvagonaro anoncas sian alvenon per delikata sonoriltintado kaj silente glitas al la unua suda haltejo, multaj homoj jam staras tie kaj ekscite atendas ĝin. Dum preskaŭ la tuta tago, eĉ vespere, oni povas vidi ĉirkaŭ tiu ĉi haltejo multajn familiojn de ultraortodoksaj judoj kun multaj infanoj, virojn kun densa barbo kaj tradicia nigra vestaro kaj junajn religiulojn. Tiu ĉi unua suda haltejo ja troviĝas en la ultraortodoksa kvartalo de "Bait vagan". Al la senmova tramo alkuradas aldonaj pasaĝeroj, sen spiro kaj retenantaj per mano la tradician rigidan nigran ĉapelon surkape por malebligi, ke blovo de vento ĝin forflugigos. Simila spektaklo atendas nin ankaŭ en la alia ekstremo de la tramlinio, en la arabaj kvartaloj "Ŝuafat" kaj "Bet Hanina", kies pasaĝerkajo ĉiam estas plenplena de familioj kun multe da infanoj. Evidente, post kelkaj monatoj de funkciado de la jerusalema tramvojo, la loĝantoj de la nordaj kaj sudaj kvartaloj ankoraŭ romantike miras pri la progreso kaj la moderneco, kiujn la tramvojo prezentas. Kompreneble, multe uzadas la tramon ankaŭ la laika tute ne religia juda loĝantaro de Jerusalemo, interalie knabinoj kun ege liberaj vestmanieroj. Jen do, teorie, ĉiuj komponantoj por estigi situacion de daŭra streĉiteco inter la malsamaj etnioj kaj inter la malsamaj grupoj de ĉiu etnio, des pli, ke la vojaĝado per la tramo kaŭzas inter ili kubutan kontakton. Okazis kaj ankoraŭ okazas, kvankam sufiĉe malofte, kvereloj kaj incidentoj inter laikoj kaj religiuloj kaj inter judoj kaj araboj. Lastsemajne, judaj knabinoj ŝprucigis pipran gason sur arabaj knaboj, kiuj verŝajne tro ĉikanis ilin. Plurfoje, ultraortodoksuloj insultis kaj forpelis knabinojn pro iliaj provokaj vestaĵoj. Antaŭe, homoj el la etnaj kaj religiaj grupoj de Jerusalemo, krom vivi en disigitaj kvartaloj, ankaŭ veturis per siaj propraj busoj, kiuj rekte kondukis ilin hejmen. Tiamaniere ili kutimiĝis ne rilati unu al la alia en la ĉiutaga vivo. Nun la tramo, pro la amasiĝo, devigas ilin eĉ fizike froti kaj rigardi unu la alian. Ĉu povas ekzisti pli bona rimedo por proksimigi homojn ol korpa kontakto? Nur la tempo donos respondon al tiu ĉi tikla demando.
- - -
* vorko = grava publika konstruaĵo (aŭtovojo, ponto, tunelo ks)
_______________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA