Morala leciono el la animala regno

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
La_burdo.mp3 Listen on Posterous
La burdo: tre simpatia insekto
La abelo aperanta en la supraj bildoj nomiĝas "burdo" kaj pli precize "terburdo" el sia scienca nomo "bombus terestris" kaj estas unu el pli ol 20,000 konataj specioj de la superfamilio "abeloj". Temas pri tre utila insekto, kiu tre simpatie, ekde la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento ĝis nuntempe, friponetas fizikistojn kaj matematikistojn per la tiel nomata "burdo-paradokso". Ĝi tekstas jene: "La sciencaj principoj de aerodinamiko demonstras, ke, se oni establus la raporton inter la maso kaj la ala surfaco de burdo, la insekto tute ne kapablas flugi. Sed la burdo tion ne scias, tial ĝi perfekte flugas." Tikle, ĉu ne? Tia mirinda insekto meritas do pluan interesiĝon. La terburdo ne vivas en abelujo. Sian neston ĝi konstruas subtere kaj el tio venas sia nomo. Ĝi vivas en malvarmaj zonoj kaj estas tre komuna abelo en Eŭropo, kvankam minacata en Britujo kaj Germanujo. La Golanaj Altaĵoj estas la suda natura limo de ĝia disvastiĝo sed nuntempe oni povas trovi ĝin ĝis la montetoj de Jerusalemo. Dum la lastaj 20 jaroj fariĝis la terburdo tre grava por polenigo en agrikulturo, interalie en forcejoj por tomatoj kaj framboj. La burda reĝino trapasas la vintron surtere vintrodormante kaj restas la sola supervivinto de la kolonio. Printempe ĝi sole konstruas la neston kiel faras la plejmulto da nesociaj abeloj. Tiam ĝi ovumas kaj poste zorgas pri la idoj. La nova komunumo ekfunkcias kiel socia kolonio kun centoj da laboristinoj - idoj de la reĝino. Post kelkaj semajnoj la laboristinoj ekribelas kontraŭ la reĝino. Inter la idoj en la nesto troviĝas ankaŭ kelkaj reĝinoj kaj kelkaj abelmaskloj, kiuj forflugas por pariĝi kun reĝinoj el aliaj nestoj. Kiam la vintro proksimiĝas, la reĝinoj konstruas al si subteran ŝirmejon kaj la kolonio kolapsas pro la morto de la centoj da laboristinoj. Je la venonta printempo, la reĝinoj vekiĝos kaj denove komencos la ciklon. Kaj nun vi prave obĵetus: "Nu, bone! Kaj kio pri la "burdo-paradokso?". Laŭscience, la demando do estas: ĉu la nunaj sciencistoj, kiuj studas la aerodinamikon de flugilhavaj insektoj, kapablas klarigi kiamaniere la burdo povas flugi? Unua eraro estas pensi, ke la plej granda problemo por klarigi la flugadon de burdo estu ĝia korpa pezo. Sendube temas pri multe da pezo por tiom malgrandaj flugiloj, sed la plej granda problemo estas ilia statika aerodinamika dezajno. La respondo verŝajne troviĝas en la fakto, ke la statikajn (senmovajn) objektojn regas leĝoj de stabileco aliaj ol tiuj por dinamikaj (movaj) objektoj. Tamen ankoraŭ ne estas definitiva scienca klarigo kiel, per ĝia rapidega svingado de siaj malgrandaj flugiloj, la burdo tiom perfekte kaj mirinde flugas. Forlasante la sciencajn konsiderojn, ni povas lerni el burdo moralan lecionon por nia vivo. Jen kiel la fama brazila verkisto Paulo Coelho rilatas al la "burdo-paradokso": "Kiom da aferoj ni ne faras en nia vivo, ĉar jam dekomence ni opinias ilin neeblaj? Ĝuste kiel oni diras, ke la burdo ne povas flugi!".
___________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 

Programa MIA AMIKO... Participe!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero