Modo aŭ neceso?



Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Modo_neceso.mp3Listen on Posterous

La laŭmoda psikomedikamento RITALIN

Lastatempe, pro mia agado en bazlernejoj kadre de la volontula asocio "Amikoj de edukado", vole aŭ nevole mi fariĝis implikita en la treege diskutata demando pri disvastiĝinta uzado de la psikomedikamento RITALIN. Oni uzas ĝin por kuraci, ĉefe inter junuloj sed eĉ inter plenaĝuloj, la ĉiam pli facile kaj rapide diagnozitan perturbon nomatan AHP (mallongigo de Atentomanka-Hiperaktiva Perturbo).

Laŭ kelkaj, ĉiam pli multnombraj, fakuloj temas pri cerba perturbo kun genetikaj kaj fiziologiaj kaŭzoj, kiu influas la pensmanieron kaj konduton de lernejanoj tiamaniere, ke ili malfacile koncentriĝas kaj daŭre suferas pri hiperaktiveco. Tiuj fakuloj do favoregas la uzadon de RITALIN.

Aliaj fakuloj ne kredas pri la reala ekzisto de tia malsano kaj opinias, ke tiaj abnormaj kondutoj povas esti lokitaj ekzemple inter la edukaj kaj afekciaj problemoj. Ili kontraŭas la uzadon de RITALIN vidante en tia psikomedikamento danĝeran ekspluatadon fare de la farmacia industrio por trudpreni kiel eble plej multe da profitoj.

Mi tute ne havas sufiĉe da vere objektivaj datumoj (se entute ili ekzistas!) por decidi la kverelon. Tamen sendube mi povas aserti, ke, sub la influo de la usona profitema emo trovi kiel eble plej rapidan panaceon por ĉiu problemo, ĉi tie en nia eduka medio oni vere trouzas la psikomedikamenton RITALIN, kiu fakte estas drogo kaj kaŭzas danĝeran dependecon ĉe la infanoj.

Ĉirilate jen rakonto, kiu cirkuladas inter la koncernataj fakaj diagnozistoj, terapiistoj kaj instruistoj.

Iu instruisto neniamaniere sukcesis disciplini unu el siaj lernantoj, kiu la tutan tempon tre ĝenis la lecionojn eligante plej strangajn bruojn kaj daŭre kverelante kun siaj kamaradoj. Kiam la situacio fariĝis ne plu eltenebla, la instruisto kunvenigis la gepatrojn kaj informis ilin pri la nepra neceso kuraci ilian ĝenantan filon per la kuracilo RITALIN.

Responde al iliaj duboj, la instruisto diris, ke li zorgu pri la tuta aranĝo inkluzive de la postulata recepto por la kuracilo; ili nur devos certiĝi, ke ĉiumatene senescepte la knabo englutos la ĉiosolvan pilolon.

Obĵetis la patrino: "Tute neeble! Mia edzo kaj mi matene devas eliri frue por atingi niajn laborlokojn kaj nia filo kutimiĝis elturniĝi per si mem. Krome ni tute ne volas, ke nia filo sciu pri nia implikiĝo en tia aranĝo. Li devos pensi, ke nur vi, kiel lia instruisto, zorgu pri li per tiamaniera kuracado. Sed treege gravas, ke liaj kamaradoj nenion scios pri la tuta afero, alimaniere nia filo oficiale ricevos humiligan stampon! ".

"Nu, bone!", diris la instruisto, "Mi havas solvon. Ĉiumatene dum la ripozpaŭzo, mi sendos lin al la instruista ĉambro por pretigi kaj porti al mi tason da kafo kaj en mia ŝranketo li trovos la pilolon kaj englutos ĝin!".

Tiel ĝi okazis. La situacio en la klaso draste pliboniĝis. La antaŭe ĝenanta knabo preskaŭ ĉiam ne plu kondutis nervozece, ne plu ĝenis la lecionon kaj la klasa etoso fariĝis multe pli trankvila.

Post kelkaj semajnoj la patrino, kvazaŭ hazarde, enketis ĉe sia filo pri la situacio en la lernejo. La knabo gaje respondis: "Ĉio en ordo; la instruisto estas nun tre kontenta pri mia konduto en la klaso".

Petis la patrino: "Klarigu bonvole al mi kiel okazis, ke subite ĉio en la klaso fariĝis por vi tiom en ordo".

Respondis la knabo: "Tre simple! Ĉiumatene dum la ripozpaŭzo la instruisto sendas min al la instruista ĉambro por pretigi tason da kafo por li. Mi tion faras, kaj kiam la kafo estas preta mi prenas ian pilolon el lia ŝranketo kaj enmetas ĝin en la kafon. Kiam mi revenas kun la taso, la instruisto avide trinkas la kafon kaj poste en la klaso... ĉio en ordo!".
____________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero