Ĝemelinoj kiel lakto kaj ĉokolado


duopo_lakto_cxoko.mp3Listen on Posterous

En Lepsiko geedza paro havas ĝemelinojn el kiuj unu filino havas helan haŭton kiel la patrino kaj la dua filino estas preskaŭ same malhelhaŭta kiel la patro el Niĝerio. La ŝancoj por tia nigra-blanka duopo staras 1:1 miliono.

Se malhelhaŭta viro kaj helhaŭta virino ricevas ĝemelojn, ĉiuj homoj atendas 2 infanojn kun haŭto kiel kafo kun lakto. En Lepsiko tamen geedza paro estas tre fiera pri siaj du filinoj kiuj aspektas kvazaŭ kiel lakto kaj ĉokolado. La 40-jara germanino kiu jam havas du filojn el antaŭa vivrilato kaj havas ankaŭ komunan filon kun sia niĝeria vivopartnero jam antaŭĝojas pri la konfuzaj rigardoj kiam ŝi dum printempo promenos kun sia "bunta" familio.

Oni povus kredi ke tiaj ĝemeloj estas sensaciaj. Tamen por humangenetikisto ĝemelinoj kiel la hela Leonora kaj la malhela Lucia ne estas sensacio kvankam la ŝancoj pri blanka-nigra duopo fakte estas treege malgrandaj. Sed tiaj kazoj jen kaj jen aperas. Verŝajne en la aktuala kazo temas pri duovaj ĝemelinoj kiuj samtempe kreskas en la utero de la patrino, naskiĝas samtempe, sed tamen ne havas pli da komunaj trajtoj ol normalaj gefratoj. Duovaj ĝemeloj de gepatroj kun malsama haŭtkoloro do ne pli similas unu al la alia ol la filoj de la konata tenisĉampiono Boris kaj lia edzino Barbara Becker. La unua filo pli similas al la malhelhaŭta patrino, dum la dua filo similas pli al la ruĝblonda patro.

Krome la haŭtkoloro ne miksiĝas kiel en la biologia eksperimento de Gregor Mendel en kiu ruĝaj kaj blankaj floroj ĉiam miksiĝis al rozkoloraj. Laŭ genetikistoj estas diversaj genoj kiuj regas la haŭtkoloron. Oni ne jam precize konas la funkcimekanismon. Eĉ ĉe unuovaj ĝemeloj malofte povas aperi diferencoj en la haŭtkoloro. Plej diversaj faktoroj ludas rolon rilate al la haŭtkoloro. Kaj krome la haŭto de bebo povas iom malheliĝi dum la tempo. Do la helhaŭta ĝemelino post kelkaj jaroj eble pli similos al la pli malhelhaŭta fratino.

Nunmomente ĉiukaze la gepatroj de la lepsikaj ĝemelinoj estas tute entuziasmaj pri siaj nigra-blankaj filinoj - same kiel estis ĉe paro el Berlino en la jaro 2009, kiam la germana patro kaj la patrino el Ganao ricevis ĝemelojn kun malsamaj haŭtkoloroj. Kaj en Britio estis mikskolora paro kiu dufoje sinsekve ricevis ĝemelinojn kun haŭtkoloro kvazaŭ kiel lakto kaj ĉokolado.
____________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero