Elegantaj bicikloj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Estimata aŭskultanto de la Esperanta Retradio: laŭ via opinio, kiu estas la plej eleganta veturilo iam inventita? Ĉu franca reĝa kaleŝo el la 18-a jarcento? ĉu moderna sportaŭtomobilo de la marko Ferrari? ĉu transsone rapida aviadilo? Laŭ mia propra opinio, neniu el tiuj fame konataj maŝinoj superas la elegantecon de... biciklo.

Kun kesteto antaŭe, aŭ sen ĝi; kun bagaĝujo malantaŭe, aŭ ne; nigra, arĝentkolora aŭ alikolora, kun dikaj aŭ maldikaj pneŭmatikoj, bicikloj plu ĝuas prestiĝon tra la tuta mondo, jaro post jaro. Multaj homoj daŭre interŝanĝas klimatizilojn de luksaj aŭtomobiloj favore al agrabla venteto sur la vizaĝo, dum bicikla promeno.

La unuan biciklon oni konstruis en Francujo, en la fino de la 18-a jarcento, tute el ligno. Ĝi ne havis pedalojn, kaj oni puŝis ĝin per la piedoj, rekte sur la grundo. Tuj poste, en Germanujo, oni produktis modelon kun stirilo, kaj poste infanan modelon. Nur meze de la 19-a jarcento oni aldonis pedalojn, kiujn komence oni ligis al la antaŭa rado; tiutempe oni supozis, ke se la antaŭa rado estus pli granda, tio faciligus la veturadon. Pasis longa tempo ĝis oni almetis kaŭĉukajn pneŭmatikojn por mildigi la aferon. La ceteron de la historio ni ĉiuj konas, de dentradoj por kontroli rapidecon ĝis la uzado de malpezaj, korodimunaj substancoj kaj aliaj aldonaĵoj por komfortigi biciklojn. Nuntempe en Brazilo, oni eĉ produktas biciklojn fabrikatajn tute el plasta materialo elprenata el uzitaj boteloj kaj aliaj plastaj objektoj. Tiamaniere, bicikloj fariĝas duoble mediprotektaj veturiloj.

Bicikloj estas tiel ŝatataj, ke biciklad-konkuroj fariĝis populara sporto en multaj landoj. En Francujo, ekzemple, longa biciklokurado estas grava sporta evento, kaj same en olimpikaj ludoj. Kaj ankaŭ inter Esperantistoj oni faras longajn vojaĝojn, eĉ internaciajn, kiel organizas BEMI – Biciklista Esperantista Movado Internacia. En Danlando, Ĉinujo, Germanujo kaj Nederlando amaso da homoj uzas biciklojn ĉiutage. En la brazila urbo San-Paŭlo 500 mil homoj tion faras ĉiutage. La populareco de bicikloj tiel disvastiĝis, ke oni ĉie konstruas vojojn speciale por ili, kaj rezervas lokojn por ili en vagonaroj. Kaj estas konata fakto, ke regula biciklopromenado, krom amuza, estas tre saniga korpekzerco.

Ĉarma, amuza, malmultekosta, saniga kaj mediprotekta! Jen kial mi reasertas, ke biciklo estas ja la plej eleganta veturilo en la mondo.


______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA