Ekonomiaj reformoj en Kubo


reformoj_kubo_.mp3 Listen on Posterous
Finfine la registaro de Kubo kuraĝas entrepreni ekonomiajn reformojn. La komercado pri aŭtomobiloj kaj loĝejoj jam funkcias kun ŝtata permeso. Sed ĝuste la agrikulturon la ŝtato ankoraŭ tenas en siaj manoj kvankam mankas nutraĵoj en la lando. Manolo Bastoneto staras sub arkado en la Calzada de Zapata. Sur la tablo apud li kuŝas tuboj, mufoj, kranoj kaj ŝtopaĵoj. Ekde la fruaj matenaj horoj la 42-jarulo atendas pri klientoj. Nur unu solan ŝtopaĵon je tri kubanaj pesoj li jam vendis en tiu ĉi tago. Tio estas malfacilaj tempoj por ladisto kiu nun laboras memstare de unu jaro. Bastoneto havas precizan planon kiom li devas enspezi ĉiumonate. "1200 pesojn mi bezonas por tramastrumi mian vivon. Kaj 150 el tio ricevos la impostoficejo", li prezentas sian kalkulon. Bastoneto estas kontenta pri sia memstareco, sed por li la reformoj sur la insulo alvenas tro malrapide. Li montras sur sian vendotablon. "Malgraŭ ĉiuj anoncoj en Kubo ekzistas neniu grandmerkato por aĉeti labormaterialojn. Ĉiom mi devas havigi al mi per kromvojoj", diras la ladisto. Pri tio plendas multaj el la novaj memstaruloj kiuj lokiĝis ĉe stratanguloj aŭ sub la arkadoj aŭ kiuj starigis malgrandajn budojn aŭ tiras ĉaron tra la urbo por vendi glaciaĵon, sandviĉojn aŭ legomon. Tiuj komercistoj zorgis por pli granda oferto kaj por pli da vivo en la stratoj de Kubo, sed multaj el ili atendas kromajn reformojn. Estis ja kelkaj progresoj dum la pasintaj monatoj. Ekzemple liberiĝis la vendado de aŭtomobiloj aŭ legaliĝis la komercado kun nemoveblaĵoj. Eĉ kritikantoj de la registaro rekonas tion kaj nomas tion sencohavajn paŝojn. Precipe la nova leĝo pri loĝejoj laŭ ili estas tre pozitiva. Tamen la kerna problemo ne solviĝis per tiuj legaligoj. Ilia ekonomia pezo estas tro malgranda. Kion la kubanoj bezonas estas paŝoj por igi la ekonomion pli produktiva. Ankoraŭ antaŭ Kristnasko la kuba registaro volis starti duan ondon de reformoj kiu precipe helpu al la agrikultura sektoro stari sur propraj piedoj. Sed ĝis nun la plibonigoj ne jam alvenis. Rilate al la produktivo la agrikultura sektoro en Kubo havas grandan bezonon kompensi la malavancon. Tial la insulo bezonas helpon de ekstere. Nur jam en 2011 Kubo importas nutraĵojn en la valoro de 2 miliardoj da usonaj dolaroj. Tiuj gravegaj importoj necesaj por transvivi samtempe lamigas la enlandan ekonomion. Ĉar pro tiuj importoj apenaŭ disponeblas mono por investoj. El tio rezultas ke la enlanda produktado daŭre ŝrumpas. Fine de septembro la ministerio pri agrikulturo anoncis ke la privataj farmistoj ricevos de la aŭtoritatoj anstataŭ la nur magraj 13 hektaroj da prilaborebla grundo nun 67 hektarojn. Oni antaŭvidis ankaŭ kreditprogramojn por la establo de grandmerkatoj por la aĉetado de sterkaĵoj kaj laboriloj. Tio devus trapasi la parlamenton la 23-an de decembro sed bedaŭrinde nun necesas havi ankoraŭ paciencon ĝis la alveno de pluaj reformaj paŝoj. La reformo de la leĝoj pri agrikulturo ja povus alporti la trarompon, se la registaro permesos la almerkatigon kaj vendadon de agrikulturaj produktoj. La ŝtata monopolo pri la komercado de nutraĵoj estas kontraŭproduktiva. Ekspertoj de la Universitato de Havano postulas pli da aŭtonomio por farmistoj kaj memstaruloj. Vivas la espero ĉi-rilate. Dum novembro la registaro anoncis ke oni volas permesi la rektan vendadon de nutraĵoj al hoteloj kaj restoracioj. Sed ĝis nun tio ne jam eblas. Sendube pliaj ekonomiaj reformoj devas alveni kaj ili ankaŭ espereble baldaŭ alvenos.

_________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA