Posts

Showing posts from 2012

Recepto de Novjaro

Image
Recepto de Novjaro Carlos Drummond de Andrade Por ke vi gajnu belegan Novjaron ĉielark-koloran aŭ kun la koloroj de via paco, Novjaro nekomparebla al ĉiu jam vivita tempo (malbone vivita aŭ eble sensenca). Por ke vi gajnu jaron  ne simple novfarbita, flikita je l´ hasto, Tamen nova, en siaj etaj semoj por ekburĝono, nova ĝiskore el eroj apenaŭ percepteblaj (komencante el la eno de via memo) spontane nova, el tioma perfekto, ke oni apenaŭ rimarkas. Sed kun ĝi oni manĝas, promenas, amas, komprenas, laboras. Vi ne bezonas trinki ĉampanon aŭ ajnan drinkaĵon, vi bezonas nek elsendi, nek ricevi mesaĝojn (Ĉu plantoj ricevas mesaĝojn? sendas telegramojn?) Oni ne bezonas fari liston da bonintencoj por arkivi ilin en ia tirkesto. Ni ne bezonas plori pro pentado pro malsaĝaĵoj jam faritaj, nek naive kredi, ke per dekreto de la espero, ekde januaro ŝanĝiĝu la aferoj kaj ke ĉio estu klareco, rekompenco, justeco inter la homoj kaj la nacioj, libero

Altkvalita televida bildo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio altkvalita_televido.mp3 Listen on Posterous Jam de kelkaj jaroj troviĝas en nia hejmo televidiloj kiuj permesas spekti televidajn kanalojn kiuj elsendas bildon kun alta difino. La televida bildo en tiu kazo havas pli da bildpunktoj kaj tial ĝi montras pli da detaloj kaj la konturoj estas pli klaraj. Kvankam do ni posedas taŭgajn televidilojn por altdifina televido, ĝis nun ni tamen ne povis spekti altdifinajn programojn, ĉar la cifereca televido elsendis nur en la tradicia difino.  Altdifina televido nun de kelkaj jaroj eblas nur per satelitaj sendiloj, sed la relative alta prezo de la satelitaj riceviloj por altdifina televido fortenis min de la aĉeto de nova ricevilo kaj la teknika kvalito de la cifereca televido ja estis sufiĉe kontentiga. Kiam ni la 25-an de decembro vizitis familion en najbara vilaĝo, ni vidis tie tute novan televidilon kun grandega ekrano. Mi petis la 20-jaran filon enŝalti la aparaton ĉar mi sc

Aŭguristino - de Karel Čapek

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio El "RAKONTOJ EL UNUA POŜO" - kompakta disko eldonita de ĈEA - legas Pavla Dvořáková auxguristino.mp3 Listen on Posterous Ĉiu eksperto pri cirkonstancoj rekonos, ke ĉi tiu historieto povis okazi nek ĉe ni, nek en Francio, nek en Germanio, ĉar, en tiuj landoj, kiel konate, juĝistoj estas devigataj juĝi kaj puni pekulojn laŭ malviva litero kaj ne laŭ sia prudenta racio kaj konscienco. Ĉar en ĉi tiu historieto aperas juĝisto verdiktanta sen atento al paragrafoj, sed laŭ la sana homa racio, rezultas el tio, ke la sekvanta epizodo povis okazi nenie aliloke, nur en Anglio; kaj nome ĝi okazis en Londono, pli precize indikite en Kensingtono; sed atendu, ĝi estis en Bromptono aŭ Bays­water, mallonge ie tie. La juĝisto estis Master Justice Kel­ley, kaj tiu virino nomiĝis tute simple Myers. Mistress Edi­ta Myers.      Do sciu, ke ĉi tiu tute estiminda damo vekis atenton de la polica komisaro Mac Leary. "Mia kara,

Cxu vizaĝo de esperantisto sur svisa posxtmarko?

Image
---------- Forwarded message ---------- From: E-Centro Eventoj, Szilvási L. < oficejo@eventoj.hu > Date: 2012/12/29 Subject: [ret-info] Cxu vizagxo de esperantisto sur svisa posxtmarko? To: asalibabr@gmail.com Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko? La svisa poŝto lanĉis kampanjon, enkadre de kiu ĝi aperigos en 2013 oficialan poŝtmarkon kun vizaĝoj de 111 svisaj personoj, kiuj ricevos plej multe da poentoj en publika interreta konkurso. La konkursantaj personoj devas esti svisaj loĝantoj. Unu el ili estas esperantisto, Rolf E. Ernst, konata por multoj kiel ĉefrolanto de la esperantlingva sciencfikcia filmo "Verda stelulo" (reĝisorita de Francisko Randin), aŭ kiel lanĉinto de "EsPodkasto" en epoko, kiam podkastoj ankoraŭ estis pioniraj (tre novaj, vojserĉaj) aferoj. En la nuna, lasta rundo ĝis la 2-a de januaro en 2013 la konkursantoj kolektas poentojn, kiuj kreskas ankaŭ per "ŝato-klakoj" de amikoj, vizitantoj en la konk

Lumfonto de la estonteco

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio lumfonto_estonteco.mp3 Listen on Posterous Eĉ se la potencialo de la aktuala generacio de lumigiloj ne jam estas plene elĉerpita, oni laboras en la laboratorioj de la lumigila industrio jam pri la venontaj teknologioj. Usonaj esploristoj de la Wake Forest Universitato en Norda Karolinio nun disvolvis lumigilojn el plasto kiuj laŭdire estos ankoraŭ pli engergiefikaj ol la lumelsendaj diodoj (LED). Sen mediaj venenoj kaj elektroniko, varmblanke lumantaj, senrompaj, senflagraj kaj senbruaj, produkteblaj en ĉia formo kaj koloro kaj krome ankaŭ malmultekostaj - tio estas ecoj kiuj aŭdiĝas kiel la kristnaska dezirolisto de la konsumantoj pri la perfekta lumbulbo kaj jen usonaj esploristoj asertas ke ili kombinis ĉiujn tiujn ecojn en nova lumigilo. "Ni trovis vojon por produkti lumon kaj ne varmegon", deklaras la projektestro David Carroll. La teknologio de la kampinduktitaj elektre lumantaj polimeroj (angla mall

SUNO, MARO kaj GUBBINS: kion vi elektus?

Image
********************************************************* INFORMITALE 173 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio ********************************************************* SUNO, MARO kaj GUBBINS: kion vi elektus? La itala Esperanto-kongreso havas tro riĉan programon kaj metas vin antaŭ malfacilaj elektoj. En Castellaro (Katelaro) apud San Remo (Sanremo) de la 3-a ĝ is la 10-a de aŭgusto 2013 okazos la 80-a Itala Esperanto-Kongreso. La suno kaj la maro estas senpagaj ĉeestantoj en tiu periodo en tiu parto de Italujo, la tiel nomata "lazura marbordo" inter Ĝenovo kaj Francujo. Vi devas nur kunporti vian naĝkostumon. Sed Paul Gubbins venas ĝuste por vi. Li estas Direktoro de la Sekcio pri Literaturo de la Akademio de Esperanto, Cefredaktoro de MONATO, verkinto de granda anglalingva antologio pri la literaturo en Esperanto. Li gvidos la seminarion pri "Eŭropa kulturo tra Esperanto". Tio estas nur unu el la multaj

La amikaj tigroj

Image
Kion ni povas depreni el tiu foto? Marŝi apud plej danĝeraj estaĵoj povas esti eble.  Tamen, tio dependas de ni. Se oni scias dresi niajn sovaĝajn instinktojn,  por akcepti la limojn de nia eventuala damaĝanto, jen oportuno por kuna vivsperto. Mi ne diras, ke tio estas facila,  Ĉar ni devas esti konstante singardaj. Bestoj el ni povas ŝpruci tempeste kaj ataki sovaĝe. Memkontrolo kaj metoda interrilato ĉiam necesas. Kaj certe racio emas eduki malglataĵojn. Por malondigi la turmentojn, ĉe apudaj danĝeroj, nur paco kaj sindeteno transformos la riskon en ŝancon. Tio estas nepagebla amika perlo. Adonis Saliba, preparante por eniri 2013-jaron.  Ĉu ni kune frontu la dresitan beston? -- Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Vekiĝo (2)

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Vekigo_2.mp3 Listen on Posterous Aŭtora laboraĵo por la konkurso sub la titolo "Mia fasciniĝo pri Esperanto" organizita de Bjalistoka Esperanto Societo, La Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki kaj Zamenhof-fondumo La 2-a parto        Pasis kelkaj tagoj de tiu vekiĝo. Li pripensadis:  "Kion fari plu?" Al kiu el inter konataj al mi esperantistoj mi povus min turni? Ĉu ili ankoraŭ agas?" Kaj jen unu posttagmezon eksonis lia telefono. La voĉo en la aŭskultilo ekdemandis, ĉu li plu sentas sin esperantisto. Li iom timetis ĉi tiun demandon, do li respondis ne tro firme, sed konfirme, ke jes. Ĉar li ja ŝajne ĝuste ĉi tion atendis, kaj eble eĉ profundanime deziris. La persono, kiu telefonis al li, estis pli aĝa kolego, la prezidanto de loka rondo de esperantistoj, kiu ĝuste serĉis helpantojn konantajn la lingvon l

Kreskigi la lingvon sen multe da mono

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio kreskigi_sen_mono.mp3 Listen on Posterous Oni diras ke mono regas la mondon. Eĉ se tio grandparte estas vero, la mono ne estas la absoluta reganto de la mondo. Homoj havas krom financaj interesoj ankaŭ aliajn interesojn kiuj apenaŭ aŭ tute ne estas ligeblaj kun mono. Certe preskaŭ ĉiu homa aktiveco kostas monon, eĉ por labori kaj tiel perlabori monon plej ofte necesas unue investi certan sumon antaŭ ol eblas komenci la laboron. Kaj se iu havas bonan, eĉ bonegan ideon, la vojo al la realigo postulas multe da mono. Ankaŭ se temas pri la ideo havi komunan neŭtralan lingvon la afero principe ne estas malsama kaj do la ĝis nun nur tre limigita sukceso de Esperanto en la mondo ŝajnas konfirmi tion. Kaj ja estas tute klare: Se oni ofertas Esperanton kiel solvon por ekonomiaj problemoj, tiam oni eniras la sferon de la mono kie Esperanto apenaŭ povas sukcesi, ĉar la laŭnaturaj ligiloj al tiu sfero estas tro malfortaj. La enkon

Aktualaĵo de Vikipedio en Esperanto

Image
Ravi Shankar 19-a de decembro  Mortis la germana socialdemokrata politikisto  Peter Struck , eksa nacia ministro pri defendo. 12-a de decembro   Nord-Koreio  lanĉis raketon  Unha-3  kun satelito  Kwangmyŏngsŏng-3 nombro 2 , kaj sukcesis ĵeti la sateliton sur orbiton. 11-a de decembro  Forpasis 92-jara  barata muzikisto   Ravi Shankar  en  San Diego (Kalifornio) 9-a de decembro   Patrick Moore , astronomo, mortis, je la aĝo de 89. 8-a de decembro  En  Limoĝo ,  Marine Lorphelin , (Miss  Burgonjo  2012) estis elektita 84-a  Miss Francio  2013. 6-a de decembro  Sep homoj mortis kaj centoj da aliaj vundiĝis dum protestoj kontraŭ la  egipta  ŝtatprezidanto  Mohamed Mursi ĉe  Kairo . 5-a de decembro  Forpasis muzikisto  Dave Brubeck , kiu registris la unua ĵazan   platenan diskon , je la aĝo de 91. 3-a de decembro  La  tajfuno  Bopha, konata en la  Filipinoj  kiel "Pablo", teriĝis al la sudfilipina insulo de  Mindanao . Kun ventorapidoj pli grand

MESAĜO DE LA PAPO URBI et ORBI KRISTNASKON 2012

Image
( Voĉo de la Papo ) «Veritas de terra orta est!» - «Vero elkreskis el la tero!» (Psa 85,12). Karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo, bonan Kristnaskon al vi ĉiuj kaj al viaj familioj! Mian kristnaskan bondeziron, en ĉi tiu Jaro de la kredo, mi esprimas per ĉi tiuj vortoj, ĉerpitaj el Psalmo: «Vero elkreskis el la tero». En la teksto de la Psalmo, reale, ni ilin trovas je futuro: «Vero elkreskos el la tero»: ĝi estas anonco, promeso, akompanata de aliaj esprimoj, kiuj en sia tuto sonas ĉi tiel: «Bono kaj vero renkontiĝos, justeco kaj paco sin kisos. Vero elkreskos el la tero, kaj justeco rigardos el la ĉielo. Certe, la Eternulo donos sian bonon, kaj nia tero donos siajn produktojn. justeco iros antaŭ Li kaj faros vojon por Liaj paŝoj. (Psa 85,11-14). Hodiaŭ ĉi tiu profeteca vorto plenumiĝis! En Jesuo, naskita en Betlehemo de Virgulino Maria, reale amo kaj vero renkontiĝis, justeco kaj paco sin kisis; vero elkreskis el la tero kaj justeco rigardis el la ĉiel

Mondmuziko

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio mondmuziko.mp3 Listen on Posterous Kiu interesiĝas pri fremdaj lingvoj, ŝatas fremdajn kulturojn kaj ĝuas fremdajn sonojn, tiu certe ankaŭ ŝatas fremdan muzikon resp. muzikon kiu enhavas fremdajn elementojn. Tiu intereso pri fremda resp. alilanda muziko povas jam komenciĝi ĉe la muziko de la najbaraj landoj. La aŭstra-hungara regno estis vere multetna ŝtato kaj tial la kultura diverseco estis tre granda. Oni aŭdis en la orienta parto la judan Klezmer-muzikon, la tipan hungaran muzikon kiel Csárdás aŭ blovmuzikon el Bohemio. Lertaj komponistoj kiel Johann Strauß en siaj komponaĵoj uzis tiujn muzikajn elementojn kaj tial Vieno fariĝis la urbo en kiu kunfandiĝis multaj muzikaj elementoj kaj tio akcelis la evoluon de la muziko. Tiaj kunfandiĝoj ankaŭ hodiaŭ okazas. La diferenco estas nur ke hodiaŭ tio okazas je tutmonda nivelo. Oni nomas la rezulton el tio "Mondmuziko" resp. "mondaj muzikoj", ĉar ja ne t

Feliĉan Kristnaskon!

Image
Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj niaj lernantoj kaj amikoj de Programo Mia Amiko! Ke Esperanto estu nia granda donaco, ĉijare kaj ĉiam! -- Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Lasta Kiso - Edmond Privat (video)

Image
Miaj karaj partoprenantoj de PMA kaj amikoj, Jen la rezulto de nia ensemblo deklamante la poemon de Privat: Lasta Kiso. Ĝuu:  https://www.youtube.com/watch?v=qSHF71GuPF0 Feliĉan Kristaskon al ĉiuj kaj ke ni komencu 2013 laborante forte por nia lingvo internacia. Adonis -- Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Kristnaskaj kaj jarfinaj kunvenoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio kristnaskaj_kunvenoj.mp3 Listen on Posterous En la norda hemisfero la Kristnaska festo kaj la jarfino okazas dum la plej malhela tempo de la jaro. Dum tiu tempo la homoj tial sentas pli grandan bezonon pri varmo kaj lumo. Koncerne la lumon oni pendigas en la urboj lumĉenojn kaj tiel ornamas konstruaĵojn tiel ke ili estas dumnokte bone rekoneblaj pro iliaj lumigitaj konturoj. Ankaŭ ĉe privataj domoj en vilaĝoj, setlejoj aŭ eĉ solaj kamparaj domoj aperas tiuj lumĉenoj. Kaj en lanternoj kandeloj elradias varmigan lumon. La sopiro pri varmo kulminas en la deziro kunveni kun karaj homoj en agrabla etoso. La festo de Kristnasko tiel alparolas ne nur religiemajn homojn, sed ankaŭ ĉiujn aliajn ĉar ĝi memorigas je la naskiĝo de homo sub tre modestaj cirkonstancoj, nome en stalo, kaj la unua lito por la bebo estis kripo. Tial Kristnasko estas familia festo. Sed oni ne nur festas ĝin en la familioj, sed ankaŭ en la firmaoj, en o

Vekiĝo (1-a parto)

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Vekigo_1.mp3 Listen on Posterous Aŭtora laboraĵo por la konkurso sub la titolo "Mia fasciniĝo pri Esperanto" organizita de Bjalistoka Esperanto Societo, La Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki kaj Zamenhof-fondumo La 1-a parto           Tiun tagon li subite vekiĝis dum agrabla sonĝo, do kiam li malfermis la okulojn, li tre ekmiris, ĉar li ekvidis murojn de sia ĉambro, dum ankoraŭ antaŭ momento en tute alia loko li estis interparolanta kun kelkaj personoj en la lingvo, pri kiu - pro ĝia longdaŭra neuzado - li preskaŭ tute forgesis. Li denove fermis la okulojn esperante, ke prosperos al li reveni al la situacio de antaŭ momento kaj klopodis rememori ĉiujn eblajn detalojn. Li ne memoris precize, pri kio ili estis interparolantaj, tamen li estis certa, ke dum la sonĝo li povis aŭdi klare la voĉojn de siaj interparolantoj kaj