Posts

Showing posts from May, 2011

Faka asocio, kiu funkcias

---------- Forwarded message ---------- From: Renato Corsetti < renato.corsetti@virgilio.it > Date: 2011/5/30 Subject: [ VEKI ] Faka asocio, kiu funkcias de: Carlo Sarandrea: c.sarandrea@tiscali.it La plej malnova daure aperanta revuo en Esperanto estas revuo Espero Katolika. Sed sxajnas ke multegaj ne konas gxin, nek la agadon de la katolikaj esperantistoj por kaj per Esperanto. Nu, eble multaj havas ion por diri por/kontrau religio. Ne gravas. Sed estas utile, ke oni havu okazon por informigxi. Do, dum la venontaj 4 tagoj eblos elsxuti senpage la lastajn du numerojn de revuo Espero Katolika. Nu, vere, la kompletaj 2 laste aperintaj numeroj de E-revuo - kutime ricevebla nur en papera formo - estas je dispono, senpage, ankau por neabonintoj. Kompreneble, por ke la PDF-datenaro ne estu impon

N-ro 414 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 414 2011-05-26 Enhavo: 34-a Esperantologia Konferenco en Kopenhago Stano Marček plu redaktos 34-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO EN KOPENHAGO Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Gxin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj gxi eniris la kongresan programon unuafoje en Varno en 1978. Gxian 34-an sesion en Kopenhago la 27-an de julio gvidos d-ro Detlev Blanke . Jens Stengaard Larsen prelegos pri la danaj lingvistoj kaj interlingvistoj Rasmus Rask kaj Otto Jespersen , dum prof. Christer Kiselman parolos pri la dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard . La prelego de prof. Davide Astori temos pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni . Krome, Otto Prytz pritraktos "fenditajn frazojn" kaj Marek Blahuš prezentos la ciferecan prilaboron de la Zamenhofaj adresaroj. Post cxiu p

N-ro 413 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 413 2011-05-18 Enhavo: Malferma Tago omagxis Erasmon kaj Morariu Hanoja UK de la 28-a de julio gxis la 4-a de auxgusto 2012 MALFERMA TAGO OMAGxIS ERASMON KAJ MORARIU La 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 14-an de majo, allogis 70 vizitantojn el 14 landoj. Gxia programo estis grandparte dedicxita al la 500-a datreveno de la apero de Lauxdo de l'stulteco , la plej fama verko de la plej fama roterdamano, Erasmo . Gxeneralan enkondukon al la vivo, verkaro kaj signifo de la granda humanisto faris per sia prelego d-rino Věra Barandovská-Frank. La tradukinto de Lauxdo de l'stulteco , akademiano Gerrit Berveling faris du prelegojn. En la unua li parolis pri tiu cxefverko de Erasmo kaj en la dua precipe pri lia labormaniero. Berveling ankaux surprizis la publikon per lancxo de sia nova esperantigo el Erasmo, Antauxparoloj al la Nova Testamento . En la Malferma Tago estis publkigita ankaux alia nova

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)

Image
2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011) Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21a jarcento Ĉefaj temoj / sekcioj: Ĉu e-movado respondas al la defioj de la nuntempo? Moderna lingva priskribo de esperanto Modernaj metodoj en instruado de esperanto Nuntempa e-literaturo Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas Vin partopreni kaj kontribui al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos kaze de sufiĉe da kandidatoj) kaj antaŭ la kultura semajnfino Arkones (23-25.09.) same en Poznano.     Publikigo de recenzitaj kontribuaĵoj estas antaŭvidata. Kondiĉoj: - ne estas partoprenkotizo (pagendos nur bankedo), - tranoktado eblos ankaŭ en studenthejmo.

N-ro 412 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 412 2011-05-13 Enhavo: UEA membrigxis en Infoterm Filmo pri la aprila kunsido de la Estraro de UEA 1306 aligxis al Kopenhago UEA MEMBRIGxIS EN INFOTERM La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun Infoterm , la Internacia Informejo por Terminologio. Per tio UEA farigxis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Auxstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a. intersxangxi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontigxoj, eldonajxoj ktp., cxefe en la kampo de terminologio. Infoterm devenas el la teminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster , esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankaux kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizajxo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991. Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la T

Hino Nacional Brasileiro em Esperanto - Brazila Nacia Himno

Image