Posts

Showing posts from March, 2011

UK temo 2011

Image
Enkonduka artikolo pri la kongresa temo, aperinta en la marta n-ro de la revuo de UEA. "Je kioma aĝo vi, hazarda leganto, interesiĝis  pri Esperanto kaj lernis ĝin? Por granda parto el ni, tiu ĉi fascina  afero trovis sian  vojon al niaj respektivaj cerboj kaj koroj tre frue en la unuopaj vivitineroj, pli malpli samepoke al la ekfloriĝo de aliaj intensaj emocioj, kiel amo kaj erotiko. Temas pri vivetapo dum kiu ĉiu homo, tra la malfacila procezo ne plu resti infano sed kreskiĝi, varme karesas en sia profunda interno esperojn por la estonteco, t.e. por la propra kaj foje eĉ por ĉies estonteco. Ĉu vi povas ankoraŭ memori aŭ eĉ denove senti la tiamajn ekscitiĝon kaj ĝojon, jen pro la beleco de la Zamenhofa revo, jen pro la ŝancoj senpere kontakti alilandajn homojn, jen pro la mirinda strukturo de la lingvo kiu permesis al vi tiom rapide lerni? Bonŝance, la vibranta energio, vasta imagopovo kaj krea iniciatemo de junaj homoj daŭre alvenantaj en ĉiu generacio signife pliriĉigis la