Salato, vinagro kaj oleo


Salato, vinagro kaj oleo


salato_vinagro_oleo.mp3Listen on Posterous

Kiam mi estis infano, mi ne ŝatis salaton. La acida gusto de la vinagro ne plaĉis al mi. Nur kiel plenkreskulo mi ekŝatis salaton kaj ju pli mi aĝiĝis des pli. Se oni tagmanĝas en gastejo plej ofte oni ricevas "miksitan salaton" kiu konsistas unflanke el t. n. "verda salato", nome laktuko kaj aliflanke el brasiko, tomatoj, iom da terpoma salato kaj ofte ankaŭ kukumoj. La kukumojn mi ne ŝatas ĉar post la manĝo ilia gusto daŭre revenas el la stomako.

Hejme ni kontentiĝas per "verda salato" (t. e. aŭ la kutima kapsalato aŭ la glacimonta laktuko kiu similas iom al brasiko). Sed regulo diras ke oni manĝu ankaŭ ion kio kreskis sub la grundo kaj ni do manĝas ruĝajn betojn. Por prepari la salaton ni prenas spicitan salon, olivoleon kaj vinagron kun akvo kaj sukero aŭ balzaman vinagron el Modena en Italio. Tiu balzama vinagro estas aŭ ruĝa aŭ nigra kaj ĝi jam estas manĝopreta.

Se ni manĝas en restoracio problemo ofte estas ke la salato ne estas parto de la plado laŭ la menuo. Oni devas mendi kaj pagi ĝin krome. Sed la viandoporcioj ofte estas tiel grandaj ke oni ŝatas rezigni pri la salato. Plej bone estas en tia kazo ke el du personoj unu mendu la viandan pladon kaj la dua persono mendu grandan porcion da salato. Tiam ambaŭ povas interŝanĝi la viandon kaj la salaton.

Kiam mi estis en Brazilo mi trovis en Rio memservan restoracion en kiu oni pagas la manĝaĵon laŭ pezo sur la telero, tute sendepende de tio kion oni prenas. Tiu sistemo ege plaĉis al mi, ĉar mi tiel povis preni ĉiujn elementojn de la manĝo en proporcio kiu korespondas al mia bezono kaj gusto. Tio funkcias ankaŭ tre bone se dum la ferioj en hotelo oni prenas la manĝaĵon ĉe memserva bufedo. Tie oni ne nur povas elekti inter diversaj specoj de salato, sed ankaŭ inter la salatsaŭcoj, ekz. franca kaj jogurta saŭcoj.

Por mi la kvalito de la plado decide dependas de tio kian salaton oni ofertas kun ĝi, ĉu ĝi estas freŝa, abunda kaj havas bonan saŭcon.

Fine mi volas mencii la oleon. Ĝi enhavu nesaturitajn grasacidojn, nome trigliceridojn. Plej konata estas tiurilate la olivoleo de kiu mi ĉiam aĉetas la tipon plej virgecan, do malvarme elpremitan.

Se oni manĝas multe da salato kaj ĝuas ĝin, oni aŭtomate manĝas malpli da viando kio havas duoble bonan efikon pri la sano. Mi do nur povas rekomendi al vi okupiĝi pri la temo salato por havi plejeble bonan salaton.

La temon pri "terpoma salato" mi volas pritrakti en aparta sonartikolo.






Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero