Restu optimismaj!

Bonege_preta_-_sukceso_en_2012_

restu_optimismaj.mp3Listen on Posterous
La bildstrion kreis Gian Piero Savio

La hodiaŭa tago estas la lasta tago de la jaro 2011. Ĉu estis bona jaro? Kaj kion alportos la nova jaro? Tiujn demandojn ĉiu el ni povas starigi por si persone, por la familio, la urbo, la lando aŭ la tuta mondo. Kaj esperantisto povas demandi ĉu la nun finiĝanta jaro alportis progreson por Esperanto kaj ĉu en la nova jaro montriĝos pozitivaj signoj por nia afero. Estas malfacile trovi inter fanfarona propagando kaj kompleta senespero realisman respondon. Ĉiu el ni havas siajn proprajn okulvitrojn tra kiuj multe videblas kaj multe ne.

Ĉu la bildo estas sufiĉe klara? Tiu demando okupas min jam de multaj jaroj kaj mi konstatas ke miaj tiurilataj esploroj alportas pli kaj pli da kompreno pri la situacio de Esperanto kaj pri la faktoroj kiuj regas la nunan staton, aliflanke mankas al mi multe da informoj por vere povi diri kun plena certeco ke io estas tia kaj tia. Tamen mi ekkonas tendencojn kaj tiuj tendencoj bedaŭrinde ne estas tre kuraĝigaj: Kvankam la interreto malfermis kaj daŭre malfermas novajn eblecojn por disvastigi kaj apliki Esperanton, mi vidas daŭran malprogreson de la tradicia Esperanto-movado kaj de la altnivela uzo de la lingvo.

La transdonado de la lingvo al la juna generacio ne funkcias kontentige. Se oni rigardas la nombrojn ekz. de lernantoj en lernu.net oni povus kredi ke la afero bone progresas, sed se oni rigardas la kvaliton de la uzata lingvaĵo oni trovas plej ofte nur nivelon de komencantoj. Alivorte dirite: La nivelo estas terure malalta. La korekta uzo de la akuzativa finaĵo ŝajnas esti neatingebla celo. Kaj se jam la akuzativo kaŭzas problemon, oni povas imagi kiel statas la afero se temas pri la formulado de frazoj aŭ pri parolado.

Pri tio mi konscias sed tio ne senkuraĝigas min ĉar m ja vidas ke tiu problemo daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn ĉar la lingva edukado de nova generacio bezonas sufiĉe da tempo kaj ĉar necesas allogi homojn al Esperanto kiuj havas pli ol averaĝajn lingvajn kapablojn. Sed finfine la situacio pliboniĝos kaj Esperanto regajnos reputacion inter kleraj homoj.

Ĝis tiam ni devas persisti. Ni devas produkti la ĉiutagan dozon da Esperanto en nia RetRadio. Miaj kunbatalantoj estas tre fervoraj kaj kuraĝaj kaj tial mi kredas kun plena optimismo ke la jaro 2012 fariĝos sukcesa jaro en nia klopodado antaŭenigi Esperanton. La Esperanta Retradio fine de februaro festos la jubileon de unu jaro da funkciado post la reaktivigo. Ĝi fariĝis intertempe nepretervidebla fenomeno kaj mi konsilus al movadaj respondeculoj akcepti kaj uzi la eblecojn de tiu nova iniciato.

Karaj geaŭskultantoj! Mi deziras al vi kaj viaj familioj feliĉan kaj sukcesan novan jaron. Gardu vian sanon kaj restu optimismaj pri nia komuna estonteco!
______________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero