Poezie pri gurdo, gurdisto kaj simieto


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Poezie_pri_gurdo.mp3Listen on Posterous
Donaca poemeto por la Esperanta Retradio

En la nuna materialisma mondo la versarto tamen ne mortis. Malgraŭ la ŝajnoj, poezia emocio daŭre pulsas en la koroj de multe da homoj en ĉiu lando kaj en ĉiu lingvo de la mondo. Kompreneble tio ankaŭ okazas ĉe sufiĉe da esperantistoj.

Mi persone estis bonŝanca: post lerneja deviga (plejofte teda) lernado de naciaj poezaĵoj kaj 50 jaroj de forgeso, mi lastatempe malkovris poezion dank' al amikeco kun esperanta poeto loĝanta en Jerusalemo: Mikaelo Giŝpling.

Li, plendante, ke pro maljuneco jam tre malofte ricevas viziton de la muzo, ĝoje dediĉas la jenan poemeton al ĉiuj geaŭskultantoj:

Kanto pri gurdo

Mi pense forflugas al horoj
De mia infana ekzisto.
Alvenas al mi rememoroj
Pri olda vaganta gurdisto.
Li turnis la krankon de l' gurdo
Kaj tiu kaduka maŝino
Jen zumis simile al burdo,
Jen klukis samkiel kokino.
Kaj sidis sur ĝi simieto
Kaj al dezirantoj disvendis
Kovertojn kun sorĉa bileto
Pri sort', kiu ilin atendis.

Kaj mi ne domaĝis moneron,
Kaj la ricevita aŭguro
Promesis al mi en futuro
Nur sanon, feliĉon, prosperon.
Sed malgraŭ la bona prognozo,
Amplekso de mia feliĉo
Plej ofte ne estis sufiĉa:
Mi revis pri pli granda dozo.
Mi tamen ne skoldu l' ĉimpanzon
Pro ĝia aŭguro erara:
La Sort' estas damo avara – 
Ne ĉiu ricevas bonŝancon!

Sed vivas en mi superstiĉo – 
Espero ne povas perei.
Mi ree, kaj ree kaj ree
Aspiras al fora feliĉo.
Vidante gurdiston survoje
Mi ĉiam akiras bileton
Kaj pensas, ke ĝuste ĉi-foje 
Mi faras feliĉan aĉeton.
Do serĉu plu amon kaj riĉon,
Eltenu kontuzojn kaj mankon…
Do turnu, gurdisto, la krankon,
Do vendu, simio, feliĉon!

(Mikaelo Giŝpling, Jerusalemo - 2010)

Scivolante, kiu estas kaj kion verkis Mikaelo Giŝpling, oni povas rete spekti 16-minutan filmon, kiun mi faris fine de 2009. Jen ĝi:

Embedded media -- click here to see it.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero