OMAĜO AL SEKELJ



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 436
2011-12-01


Enhavo:

  1. Malferma Tago: omaĝo al Sekelj, repremiero de historia filmo
  2. La lasta aljuĝo de Thorsen-apogo

MALFERMA TAGO: OMAĜO AL SEKELJ, REPREMIERO DE HISTORIA FILMO

La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro allogis 70 vizitantojn el 11 landoj. La ĉefan prelegon faris Spomenka Štimec pri la vivo de la mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto Tibor Sekelj (1912-1988). La 14-an de februaro pasos 100 jaroj de post lia naskiĝo, pro kio Eŭropa Esperanto-Unio deklaris la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj kaj ankaŭ la Komitato de UEA rekomendis priatenti la datrevenon. La prelego de Štimec estis do kvazaŭ enkonduko al la jaro. Ĝi estis filmita kaj estos baldaŭ videbla en la Reta Kinejo de UEA.

En sia alia kontribuo al la programo Spomenka Štimec, unu el la plej konataj nuntempaj Esperanto-aŭtoroj, parolis pri sia verkista agado. D-ro Ziko van Dijk, prezidanto de Wikimedia Nederland, parolis pri la libera reta enciklopedio Vikipedio. Krome, deko da interesitoj revenis al la Centra Oficejo en la posta tago por la seminario "Libera scio: kulturo de disdonado". Ili konatiĝis kun la filozofio malantaŭ Vikipedio kaj ricevis trejnadon ne nur pri ĝia uzado sed ankaŭ pri tio, kiel mem kontribui al ĝia enhavo. La seminarion gvidis Ziko van Dijk kaj la Vikipedia aktivulo Marek Blahuš.

En la programo estis ankaŭ du filmoj. La unua, Vojaĝo al Marseille, estas 45-minuta dokumento produktita de Esperanto-Filmo Germanujo pri la partopreno de la germana esperantistino Injo en la Universala Kongreso en Marsejlo en 1957. Malgraŭ la titolo la filmo enhavas ankaŭ fragmenton pri la UK en Kopenhago en la antaŭa jaro. Biblioteko Hodler ricevis la filmon siatempe donace de Joachim Giessner, unu el ĝiaj aŭtoroj, kaj UEA ciferecigis ĝin lastatempe. Parte en UK-oj estis farita ankaŭ la alia montrita filmo, The Universal Language (La Universala Lingvo), de la usona reĝisoro Sam Green.

La Malferman Tagon finis tradicie la programero "Estraranoj respondas", dum kiu vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano Loes Demmendaal respondis demandojn pri la aktuala agado de UEA. La libroservo estis bone vizitata kaj ĝiaj vendoj sumiĝis je 2176 eŭroj. Apud verkoj de Sekelj kaj Ŝtimec plej multe vendiĝis la tute nova disko Amindaj de la samnoma kuba muzikgrupo kaj la ĵus aperinta numero 12 de Beletra Almanako .

La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 28-an de aprilo 2012 kaj estos dediĉita al la 50-jara funkciado de la Centra Oficejo en la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.


LA LASTA ALJUĜO DE THORSEN-APOGO

Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen dividis sian restantan bonhavon 1155 eŭroj inter sep ricevantoj. Per tio la 15-a aljuĝo de subvencioj el la donaco de ges-roj Thorsen fariĝis la lasta. La konata dana esperantista paro donacis la bazan bonhavon de la Biblioteka Apogo al UEA en la jaro 1997 kaj samjare okazis ankaŭ la unua disdono. Origine oni antaŭvidis, ke la donacita mono sufiĉus por deko da jaroj, sed la gajnita rento plilongigis la vivodaŭron de tiu speciala kaso de UEA.

Per la decido de Claude Nourmont, estrarano pri kulturo kaj vicprezidanto de UEA, kaj Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, subvencion en formo de Esperanto-libroj ricevis Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio (250 EUR), Asocio de Beninaj Esperantistoj (250 EUR), Reza Kheir-Khah (Tajvano, Ĉinio; 200 EUR), Marc Vanden Bempt (Belgio; 155 EUR), Biblioteko de la Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio; 155 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 100 EUR) kaj Kroata Esperanto-Ligo (55 E! UR).

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006) eblas konatiĝi per la retejo http://www.poulthorsen.dk .



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA