LITERATURA MONDO disponigita rete!



Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro de 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri periodoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglan periodon de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis Encicklopedio de Esperanto-n (1933).

Musklaku sur iu ajn jaro por elŝuti la revuojn kiel apartan PDF-dosierojn aŭ kiel jarkolektojn.
Sur la maldekstra ruĝa kolumno oni trovas (aŭ trovos) ligilojn al ĝenerala enhavtabelo, aliaj publikaĵoj de LM kiel Lingvo Libro, etajn biografiojn, ktp.

Vizitu la paĝon: http://literaturamondo.org/index.htm


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero