Laboro en niĉo



laboro_en_nicxo.mp3Listen on Posterous

La Esperanta Retradio estas bona ekzemplo por montri kiel funkcias la laboro en niĉoj.

La unua avantaĝo estas la pozitiva situacio rilate al la kostoj kaj sekve al la risko. Se ne estas menciindaj kostoj, tiam ankaŭ la risko perdi monon egalas al nulo aŭ limiĝas al la sumetoj elspezitaj. Tiu favora situacio rilate al la kostoj plifaciligas la daŭrigadon de la agado. Ne necesas ĉesigi la aferon pro elĉerpiĝo de monrimedoj.

La dua avantaĝo estas la favora situacio pri kunlaboro. Se oni estas tute sola oni devas kunordigi la agadon nur kun si mem. Se oni havas kunlaborantojn oni povas organizi ilian kunlaboron tiel ke ĝi ne kaŭzas krizajn situaciojn, do ke ekzemple ne gravas ĉu sonartikolo aperas tuj aŭ post kelkaj tagoj.

La tria avantaĝo estas ke ne necesas havi jam dekomence multajn klientojn, do en la kazo de la Retradio geaŭskultantojn. Ne necesas lanĉi grandan kampanjon por konigi la novan servon, sufiĉas direkti sin tien kie oni jam havas kontaktojn. Gravas ricevi laŭeble multajn reagojn por ekscii kion ŝanĝi, plibonigi, aldoni ktp.

La kvara avantaĝo estas ke oni povas koncentriĝi je la esencaĵoj. Kio estas la celo? Per kiuj rimedoj eblas atingi ĝin? Kio estas la plej facila kaj plej bone farebla metodo por realigi la taskojn?

Bedaŭrinde estas ankaŭ malavantaĝoj: Se oni apenaŭ havas kunlaborantojn, precipe ne surloke, oni devas fari ĉion mem. Tio postulas multajn kapablojn: regi la lingvon, bele kaj bone paroli, verki tekstojn, mastrumi senkostan kaj taŭgan retspacon, motivigi aliajn homojn, uzi statistikojn, atenti pri leĝaj kondiĉoj. Kaj oni devas organizi la ĉiutagan funkciadon de la servo, ankaŭ dum feriado en alia lando. Bonŝance aliro al interreto estas havebla en ĉiu hotelo kaj eĉ en multaj kampadejoj kaj do ne necesas esti hejme por funkciigi la servon.

Ĉio tio estas tre grava, ĉar la laŭcela sukceso ne jam venas post mallonga tempo, sed oni bezonas longan spiron. La celo de la Retradio estas plibonigi la parolkapablojn de la regulaj geaŭskultantoj. Tial necesas ke ĉiutage aperu nova sonartikolo, ĉar la efiko venas nur per ĉiutaga aŭskultado dum sufiĉe longa tempo.

Pri la kromaj pozitivaj efikoj de la pli bona parolkapablo mi parolos en nova sonartikolo. Jen malfermiĝas nova niĉo!

Comments

  1. Eble la stacio pli konatiĝis ankaŭ per la anonceto: http://per.esocom.de/index.html#retradio

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA