La ŝuldobremso



sxuldobremso.mp3Listen on Posterous

En kelkaj landoj ankoraŭ kreskas la ekonomio, en aliaj landoj nur la ŝtataj ŝuldoj. Se ŝtato volas elspezi monon, ekz. por financi ampleksan ŝtatan aparaton aŭ por pagi pensiojn, sed la necesa mono ne enspeziĝas per impostoj, tiam la plej komforta ebleco por havigi al si la necesajn monrimedojn estas preni kreditojn. Ŝtato faras tion kutime en formo de obligacioj kiuj estas repagendaj post 5 aŭ 10 jaroj aŭ eĉ nur post 30 jaroj.

Se ŝtato faras tion ĉiujare dum longa tempo sen havi ŝancon pri enspezoj pli altaj ol la elspezoj, tiam iutage venas la horo de la vero. Necesus repagi ŝuldojn, sed per kiu mono? Ho, tio ne estas problemo: Oni prenas novajn ŝuldojn por repagi la malnovajn. Tio ja estus bela ludo kaj ĝi eĉ funkciis dum sufiĉe longa tempo, sed la kreditantoj pli kaj pli konsciiĝas pri tiu truko. Ili rimarkas ke la ŝtatoj ne plu estas repagipovaj kaj do la kreditantoj donas la necesajn novajn kreditojn nur je konsiderinde pli altaj interezoj. Sed tio signifas ke la ludo mem estas definitive finita, ĉar tiujn altajn interezojn la ŝtatoj ne povas pagi.

Restas finfine nur unu alternativo al la daŭra ŝuldopolitiko: redukti la ŝtatajn elspezojn - aŭ oni povas simple diri "ŝpari". En Usono nun baldaŭ venos la momento de rigora redukto de la ŝtataj elspezoj: La parlamenta komisiono kiu devis proponi buĝeterojn kiuj povus suferi reduktiĝon, tiu komisiono ne atingis interkonsenton kaj pro tio nun baldaŭ ekfunkcios antaŭe decidita aŭtomata mekanismo per kiu ĉiuj buĝetitaj elspezoj reduktiĝos je 25 procentoj.

En Eŭropo kelkaj landoj estas ekstreme ŝuldiĝintaj, sed redukti ŝtatajn elspezojn, tion ĉiuj devas fari, ĉar ankaŭ en la plej riĉaj landoj la ŝuldoj de la ŝtato atingis jam svenigan altecon kaj ankaŭ al ili minacas pli altaj interezoj. Al tiu problemo aldoniĝas la fakto ke en Eŭropo 17 landoj havas komunan monunuon. Tiuj 17 landoj en tia situacio devas agi unuanime. Estus neimageble ke unu forte ŝuldiĝinta lando tiru la aliajn en abismon. Ili do devas decidi pri komuna ŝparpolitiko.

Germanio tiucele inventis la nocion "ŝuldobremso". Kaj tiu ŝuldobremso ne estu nur malfirma promeso, sed ĝi fariĝu konstitucia leĝo de ĉiu lando de la komunumo. Lando kiu misatentos la ŝuldolimon de 60 procentoj de la MEP, tiu devos aŭtomate pagi punmonon en komunan kason. Tion ĵus decidis la 17 landoj de la Eŭro-zono kaj aliĝis pli malpli ĉiuj ceteraj landoj de EU. Nur unu lando restas ekster tiu interkonsento: Britio.

La ŝuldobremso ĉiukaze venos, ĉar ĝi estas senalternativa

_________________________________________________

Programa Mia Amiko

 

Adonis Saliba
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero