Invito rigardeti la pasintecon



From:
James Rezende Piton <sudastelaro @ gmail.com>
Date: 2011/12/13
Subject: [Esperanto_Brazilo] Invito rigardeti la pasinton

Ion mi delonge rimarkis pri Esperanto, kompare al la  ceteraj (plurcent) planlingvoj. Tio, ke estas ne nur historio, sed oni havas ĝin registrita. Kaj kulturaj referencoj disvastiĝis, tute nature, en la literaturo, en la revuoj, en la aranĝoj, nuntempe en la reto.

Oni povas vidi kaj konstati, ke dum tiuj preskaŭ 125 jaroj partoprenantoj faris (kaj faras) en Esperanto vivolongajn amikecojn, am(or)on, familiojn, kunlaborojn, eldonaĵojn, politikon, entreprenojn kaj batalojn (iuj vere epopeaj, ankaŭ ili historiaj)!

Al la malamikoj: ĉu tiu lingvo povas esti nomata "artefarita"?
Kun siaj parolantoj tiel... homecaj ankaŭ en Esperanto?!

Ne eblas demandi ĉu en Ido aŭ Interlingua (ĉu iu parolanto de Volapük ankoraŭ sidas inter la aŭskultantaro?)
ekzistas io simila, eĉ almenaŭ imitaĵo.

Por tiuj, kiuj volas viziti, eta montro de kuriozaj dokumentoj en Biblioteko Hodler, kiu troviĝas en la sidejo de Universala
Esperanto-Asocio (UEA):

http://www.uea.org/dokumentoj/bhh/rm1908-1934.html

(klaku la bildetojn por vidi pli grandajn versiojn)

Ne eblas vivi en la pasinto, sed oni ne devas forgesi, ke nenio hazarde estiĝis kaj rezultis kiel nun.

Anticipe, feliĉan Tagon de Esperanto (la 15-a de Decembro)  al ĉiuj!

James Rezende Piton
Ĉefdelegito por Brazilo
de Universala Esperanto-Asocio (UEA)

__._,_.__

Comments

  1. Kial ne eblas demandi pri Ido aŭ Interlingua? Demandu! Vi trovos ke rilate al ili ekzistas registro de similaj dokumentoj, ekzemple en la Kolekto pri Planlingvoj de la Viena Muzeo. Eĉ pri Volapük (kies parolanto mi ankaŭ estas)!

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero