Helpo por nia afero


Helpo por nia afero

helpo_por_nia_afero.mp3 Listen on Posterous

Kiam mi dum la 1970-aj jaroj aktivis kiel juna studento por Esperanto, la komunika situacio en la mondo estis tuta alia ol hodiaŭ. La ebleco apliki Esperanton por la komunikado inter normalaj homoj limiĝis al perletera korespondado kaj al malmultaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Kaj la mondo estis dividita inter okcidento kaj oriento, separita unu de la alia per "fera kurteno" tra kiu apenaŭ eblis interŝanĝi personajn mesaĝojn kaj starigi personajn rilatojn.

Do la politika situacio kulpis pro la malfavoraj cirkonstancoj por la kresko de Esperanto. Fervoraj esperantistoj en la okcidenta mondoparto per leteroj "bombadis" politikistojn entrepreni ion favore al Esperanto, do enkonduki ĝin en lernejojn kiel fremdlingvan fakon, almenaŭ eksperimente en kelkaj lernejoj. Tiu agado alportis neniun rimarkeblan progreson. Tiun malsukceson oni nomis "stagno". Malgraŭ tiu stagno la lingvo mem ne malaperis, sed ĝi pluvivis en multaj internaciaj aranĝoj. La espero pri granda antaŭenigo pli kaj pli malaperis, pri "fina venko" nur malmultaj revis.

La turnopunkton alportis la jaro 1989 kiam la "fera kurteno" malaperis kaj nun subite homoj el la oriento povis vojaĝi okcidenten. Nun eblis libera komunikado inter okcidento kaj oriento. Sed ne nur okazis renverso de la politika situacio sed ankaŭ teknika revolucio kiu multobligis la teknikajn eblecojn por komunikado: La enkonduko de "personaj komputiloj" unue nur helpis en la verkado de tekstoj, sed kiam post kelkaj jaroj aperis la interreto, tio tuŝis ankaŭ la parolan sferon de la lingvo. Tiel mi povis en la jaro 1998 starigi la Esperantan Retradion kaj tiel disponigi elsendojn de Pola Radio en Esperanto al geaŭskultantoj en aliaj kontinentoj, precipe en Norda Ameriko kie oni ne povis kapti la elsendojn per satelito sed jam la interreto estis ŝufiĉe populara.

La postulo pri enkonduko de Esperanto en la lernejojn nun aperas en alia lumo: Komunikado en la mondo ja funkcias: Oni havas la teknikajn rimedojn kaj helplingvon, la anglan. La progreso kompare kun la 1970-aj jaroj estas enorma. Esperanto nun ne plu aperas kiel granda savilo el mizero kaj tial la tiurilata argumentado de kelkaj postrestintaj fervoruloj el la epoko antaŭ la grandaj ŝanĝiĝoj estas pli kaj pli ridinda.

Oni ja povas argumenti ke Esperanto estas pli taŭga por internacia komunikado ol la angla, sed estas vane postuli la enkondukon de Esperanto per grandaj politikaj decidoj. Esperanto devas submetiĝi al la leĝoj de la merkato. Ĝi nun estas tutsimple konkurenca produkto sur merkato en kiu la regantan pozicion tenas la angla.

Por Esperanto restas niĉoj kaj en tiuj niĉoj Esperanto devas ennestiĝi. Ĉio alia estas pura sintrompo. La laboro en la niĉoj postulas multe da dediĉo de fervoraj esperantistoj, tamen de esperantistoj kiuj amas la lingvon kaj ŝatas paroli ĝin. Por entuziasmigi aliajn homojn pri la lingvo oni mem devas elradii tiun entuziasmon. Nur per tia sinteno ni povas konduki Esperanton al pli da simpatio kaj rekono en la mondo. Eble tiam ankaŭ la politiko povos helpi al nia afero.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA