Festa jarfino

Bonege_preta_-_kreemo_en_2012

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Festa_jarfino.mp3Listen on Posterous

La bildstrion kreis Gian Piero Savio

Fine de decembro, ĉirkaŭ de la 20-a de la monato en mia 38-miliona lando komenciĝas festa tempo. Tiam ĝuste intensiĝas antaŭfestaj preparoj, do aĉetoj, bakado, kuirado kaj nemalofte necesa riparado de hejmaj aranĝaĵoj. Poste rapide venas la ĝusta, tritaga festoperiodo, okazo de reciprokaj familiaj vizitoj kaj kompreneble festenoj ĉe komuna tablo, sur kiu abundas multaj bongustaĵoj. Manĝado de ĉio tio kaj ties pritrinkado estas tre laciga, do ĉiam pli ofta estas kutimo de interrompaj, diverslokaj promenoj okazantaj post tagmanĝo aŭ vespere.

La tri tagoj pasas tre rapide kaj kelkaj malbonŝanculoj devas reveni al siaj laborlokoj, kie vole ne vole, spite la homan naturon, oni devas dediĉi sin ankoraŭ iomete al sia labordevo. Malantaŭ ni ja preskaŭ la tuta pasinta peza jaro, travivitaj festoj kaj antaŭ ni ankoraŭ perspektivo de la Silvestra balo. Averaĝa konsumanto elspezas tiutempe grandajn monsumojn, kio poste ofte estas kaŭzo de ĉagrenoj. Bonŝance en multnombraj fridujoj troviĝas ne konsumitaj festopladoj, kio iomete plibonigas la humoron de bankrotintoj. Ĝenerale tamen ĉiuj monujoj ege maldikiĝis, pro kio laŭŝajne kulpas sole ni mem. Ĉiu volas inde festi, tamen neniu devigas nin aĉeti troaĵojn. Ofte pli bone estus apogi bezonantojn - eble ni pensu pri tio venontjare. Malgraŭ ĉio ĉi, la komercistoj klopodos elsuĉi niajn ŝparitaĵojn aŭ eĉ instigi preni krediton, kelkaj ja ankoraŭ ne konas iliajn artifikojn.

Fine de la jaro oni havas la impreson, kvazaŭ la tempo malprapidus. Kiu povas, prenas libertempon por iomete ripozi, kaj precipe se oni devas festokaze viziti siajn parencojn, kiuj loĝas en malproksima loko - vojaĝoj ja kostas kaj lacigas. Kelkaj vendejoj elprofitas tian iom malvivan tempon kaj simple fermiĝas, aliaj faras inventarojn. Nur la urbaj oficejoj funkcias kutime normale, por ebligi aranĝi necesajn aferojn aŭ enpagi impostojn. Ĉiu, kiu devas, rapidas por realigi ĉion antaŭ la lasta tago de la pasanta jaro, kiu kutime estas malpli longa labortempe. Enirbiletoj por pli atrakciaj jarfinaj baloj jam delonge estas disvenditaj, kaj tiuj, al kiuj prosperis pli frue aĉeti ilin, preparas sin al tiu ĉi speciala vespero. Tial multe da laboro havas interalie frizistoj, ĉar ne nur la virinoj sed ankaŭ la viroj zorgas pri bona aspekto de sia hararo. La ceteraj pasigas la Silvestran nokton antaŭ televidilo, dum multnombraj urbaj koncertoj aŭ organizas dancludojn kun amikoj kaj konatoj en siaj hejmoj.

La okazon perlabori havas pluraj porokazaj vendejoj de piroteknikaĵoj, kiel raketoj aŭ petardoj. Bedaŭrinde ne havas facilan vivon tiutempe la hejmbestoj, kaj ĉefe la hundoj, kiuj fariĝas ege maltrankvilaj, pro ĉiam pli oftaj eksplodbruoj. Sed kiu kortuŝiĝas pro timo de bestoj, oni ja devas sin distri kaj ne helpas ajnaj malpermesoj. Ju malpli da tempo restas ĝis la lasta noktomezo de la jaro, des pli la mondo hastas. Ne povas manki trinkaĵoj kaj alkoholaĵoj, kaj oni produktas eĉ la porinfanan ĉampanon. Ho, kia stultaĵo, ĉu ne?! Jen la tempo, kiam la mondo ŝajnas freneziĝi pro malfacile klarigeblaj kialoj. Festi, festi kaj ankoraŭfoje festi! Kiu nur vivas, kiu nur estas sana, ne gravas ĉu riĉa aŭ malriĉa. „Panon kaj olimpikojn!"- kriis jam la antikvaj romianoj kaj tio ĝis hodiaŭ ne ŝanĝiĝis.




__________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA