TEJO-aktuale

tejo aktuale
Numero 289, 2011-11-10


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


79A KONGRESO DE ESPERANTO 18A ĜIS 25A DE AŬGUSTO 2012, MAZARADELVALO, SICILUJO, ITALUJO

En la urbo kiu sin proponas kiel centro de Esperanto por Mediteraneo.

Temo: "Sed homoj kun homoj. La pluretna intuicio de Zamenhof"

Organizas: Itala Esperanto-Federacio

Esperanto ĉe edistudio.it

ttt-paĝo: http://kongreso.esperanto.it/

[ESPERANTO] ESPERANTA VORTARO DE LERNU.NET ĈE GOOGLE CHROME

Esperanta vortaro de lernu.net ĉe google chrome, ĉu vi jam instalis? Rigardu: http://www.chrome.google.com/webstore/detail/bpnpfeemaaocoidcjblhccieoipahekl

RENKONTIĜO "MIL JUNULOJ POR LA PACO" OKAZIS EN PERUGIA, LA 23AN KAJ 24AN DE SEPTEMBRO

Al la Renkontiĝo "Mil junuloj por la paco" en Perugia, la 23an kaj 24an de septembro, la Esperanto Radikala Asocio faris seminario-lecionon pri la temo, nepre grava dum nia epoko, de la angla lingva koloniado kaj de la rilato inter "Lingvo kaj Povo", kaj ĝi okazigis krome lecionon de esperanto. Estas grava okazo evidentigi la neceson de lingva demokratio, (re)startigi la demokratiajn procezojn direkte al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj Esperanto kiel eŭropa federacia lingvo. Kiel estas avantaĝe por ĉiuj asocioj, kiuj batalas por la disvastigo de la paco, la demokratio, la lingvaj rajtoj kaj la neperforto, ankaŭ lingua, partopreni multnombre en la Renkontiĝo, kiu kulminis per la 50a Marŝo de la Paco Perugia-Assisi la 25an de septembro. La paco trairas la finon de la lingva koloniado kaj la komencon de Esperanto kiel lingvo de transnacia demokratio kaj egalaj ŝancoj de homoj kaj popoloj. http://www.democrazialinguistica.it

http://www.buonacausa.org/esperantodirittoumano

FINA DEKLARO DE UN-KONFERENCO: PLENA SUKCESO DE UEA

La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. La temo de la konferenco estis Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn de la delegitaro de UEA. (Pri la cetera paso de la konferenco vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 426.)

Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento, komentas kun kontento Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la konferenco. En la originala projekto de la deklaro la vorto "lingvo" aperis eĉ ne unufoje, li aldonas. Eĉ du komplete novaj alineoj proponitaj de UEA estis akceptitaj. La plej rimarkinda el ili troviĝas inter la rekomendoj al "Rio + 20", t.e. Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo, okazonta en Rio-de-Ĵanejro en junio 2012. Ĝi tekstas:

Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.

Laŭ iniciato de UEA eniris la dokumenton ankaŭ alineo, en kiu la konferenco rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj kiel sekvo de la perdo de lingva diverseco. La fina teksto ankaŭ alvokas la ŝtatojn antaŭenigi adekvatan lingvan politikon kiu atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj. Mencioj pri la graveco de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj pri la valoro de kultura, lingva kaj etna diverseco estis aldonitaj plurloke. Interalie, la konferenco kuraĝigas evoluigi indikilojn ankaŭ pri lingva kaj kultura diverseco por mezuri la progreson al verda ekonomio.

Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al la monda organizaĵo. La partoprenintaj NRO-j direktis ĝin tute aparte al la konferenco "Rio + 20", en kiu ĉeestos ankaŭ UEA laŭ ĵusa decido de la Estraro. UEA partoprenos ankaŭ en la venontjara UN-konferenco de NRO-j, pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron, ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.

Legu pli: http://www.linguistic-rights.org/eventoj

(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 428, 2011-09-21, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=428 )

[ESPERANTISTOJ] EKDE NUN LA ELEKTRONIKA KOMPILO DISPONEBLAS ELŜUTE ĈE VINILKOSMO

Vinilkosmo Reta MP3 - OGG-servo por vendado kaj aŭskultado de esperanto-muzikoj kaj kantoj enrete. Aŭskultu: http://www.vinilkosmo-mp3.com/elektronika-kompilo-c-79_190.html?language=eo

[ESPERANTO] ĈU VI JAM TROVIS ESPERANTISTON KUN KIU VI POVAS PARTIGI VIAJN INTERESOJN?

Esperantistoj rigardu ĉi-tie: http://per.esocom.de

[ESPERANTISTOJ] SE VI ORGANIZAS AŬ HELPAS ORGANIZI IUN ESPERANTO-RENKONTIĜON

Se vi organizas (aŭ helpas organizi) iun Esperanto-renkontiĝon, nepre informu pri ĝi en la portalo de eventoj ĉe Esperanto.com: http://www.esperanto.com/node/add/event

Tiamaniere pluraj esperantistoj ekscios pri ĝi!

[ESPERANTO] KADRE DE LA ARANĜO EŬROPA TAGO DE LINGVOJ NI LANĈAS RETAN DISKUTON PRI LA FLEGADO DE NIA LINGVO.

La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti, akademiano kaj puristo, kaj Jorge Camacho, neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debato okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011. Rigardu: http://www.edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=50

[ESPERANTO] LA PROGRAMO DE RADIO MUZAIKO HAVEBLAS ĈIUTAGE EN ĜIA RETPAĜO

Rigardu kaj aŭskultu: http://www.muzaiko.info/aŭskultu

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

Eŭropa Rendevuo de Stella, 12a de Novembro 2012, Village vacances Stella-Maris, Francio http://www.stella.esperanto-nord.org/

Urba Semajnfino, 19a kaj 20a de Novembro, Harrisburg, PA, Usono http://is.gd/harrisburg2011chuck ĉe chucksmith.de

[Esperanto] Martin Wiese, en koncerto kun Inicialoj DC en la 18an de novembro en Parizo, la 19an de novembre en Liono, Francio

[DEJ] PSKK en Belgio, 25a ĝis la 27-a de novembro http://www.fleja.be

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org .

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero