Graso kaj alkoholo kostas miliardojn

Graso kaj alkoholo kostas miliardojn

graso_alkoholo_usono.mp3 Listen on Posterous

holiday-weight-loss.jpg

La epidemio pri grasmalsano en Usono ne jam atingis sian pinton sed la ekonomio en Usono jam nun ĝemas pro la kreskanta nombro da dikeguloj. La tro alta pezo de la homoj jam nun grave damaĝas la produktivecon. La usonanoj evidente havas problemon pri la manĝado. Por plej multaj el ili gravas la rapida manĝado kaj anstataŭ kvaliton oni preferas kvanton. Jam de jardekoj inter Atlantiko kaj Pacifika Oceano ne plu situas la lando de la senlimaj eblecoj sed de la senlima dikeco. La nombro da dikeguloj kreskas kaj la ekonomio perdas miliardojn, kiel montras novaj statistikoj.

Jam delonge neniu plu kontestas ke dikeguloj vivas malsane kaj ili pli probable suferas je diabeto kaj aliaj gravaj malsanoj kaj tial estas ŝarĝo por la sociaj kasoj. Tamen jam longan tempon antaŭ ol ili plene fariĝas malkapablaj plenumi sian profesian laboron, tropezuloj jam konsiderinde reduktas la produktivecon en la laborejoj. Ili prezentas 450 milionojn da malsanotagoj pli ol normalpezuloj, kiel elkalkulis la Usona Centro por Malsankontrolo.

La damaĝo por la usona ekonomio sumas je 153 miliardoj da dolaroj ĉiujare. Kaj eĉ pli malbone: La tendenco montras klare supren. Antaŭ dek jaroj ankoraŭ la kvoto de tropezuloj en neniu unuopa usona ŝtato estis super 30 procentoj. Hodiaŭ jam 9 ŝtatoj superas tiun limon. Kvazaŭ en la tuta sudo de la lando nun ĉiu tria civitano estas danĝere grasdika. Nur ankoraŭ unu sola ŝtato, nome Kolorado montras kvoton de dikeguloj sub 30 procentoj.

La aŭtoritatoj trovas tion alarmiga. Malgraŭ tio ili apenaŭ kapablas renversigi la tendencon. Unuaj provoj je politika nivelo malsukcesis. En Novjorko ekzemple la urbestro malpermesis la akiron de trinkaĵoj kiuj enhavas sukeron per nutraĵmarkoj. Per tio li volis deteni malriĉulojn nutri sin malsane. La registaro en Vaŝingtono tamen malpermesis la iniciaton. Oni nun esperas ke privataj iniciatoj estos pli sukcesaj, precipe iniciatoj de entreprenoj por kiuj ĉiu engaĝiĝo vere alportas financan avantaĝon, ĉar la usona ekonomio - tion montras studaĵoj - rericevas la financajn investojn en sanakcelaj programoj. Por ĉiu dolaro kiun oni investas en la sanan nutradon de kunlaborantoj la entreprenistoj rericevas inter 3 ĝis 6 dolarojn.

Kaj la grasmalsano eĉ ne estas la plej granda ŝarĝo por la usona ekonomio. Alkoholo estas ankoraŭ pli malbona kaj kaŭzas pli altajn kostojn. Tro da alkoholkonsumo kostas al la usona ekonomio pli ol 200 miliardojn da dolaroj pojare. La plej grandan parton de la kostoj kaŭzas la perdo de salajroj por laboristoj kaj ties familioj, kaj ĉirkaŭ 11 procentoj estas pli altaj kostoj por malsanasekuro kaj kuracado. La ceterajn kostojn kaŭzas reduktita produktiveco kaj malpli da laborhoroj. Se la usonanoj malpli manĝus kaj malpli trinkus la usona ekonomio jam estus en pli bona pozicio en la vojo el la krizo.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA