Esperanta Retradio: Vento en la fuelujo

Vento en la fuelujo

vento_fuelujo.mp3 Listen on Posterous

renewable-wind-energy-resources-0398.jpg

La vento blovas kiam ĝi volas - por ŝanĝi la energipolitikon tio ne estas problemo. Solvon ofertas hibridaj energicentraloj: Ili transformas ekologie ĉerpitan elektron al hidrogeno kaj tiu hidrogeno estas stokigebla. Proksime al Berlino nun tia centralo enfunkciiĝas. Energimastrumantoj prognozas grandan estontecon por tiu tekniko.

Elektra kurento ebligis la alte industriigitan socion - sed ĝi havas grandan malavantaĝon: Ĝi nur malfacile estas stokigebla. Tio ja eblas per pumpstokigaj centraloj aŭ helpe de grandegaj akumulatoroj sed ilia kapacito estas limigita. Precipe ekologie ĉerpita elektro el vento kaj suno estas la problemo. Ĉar la ĉerpopovo de ventoradoj aŭ sunĉeloj enorme oscilas - laŭ nubokovriĝo kaj venta situacio.

Nun povus troviĝi solvo: t. n. hibridaj centraloj. La tutmonde unua tia centralo ekfunkciis proksime de Berlino. Por la projekto kuniĝis ventenergia entrepreno kun naftokonzernoj kaj la germanaj fervojoj. La entutaj kostoj sumiĝas je 21 milionoj da eŭroj.

Fakte hibridaj centraloj havas certan ĉarmon. Ili produktas el superflua elventa elektro per elektrolizo hidrogenon kaj oksigenon. La hidrogeno estas forprenata kaj stokigata. Tiel el forfuĝema elektro fariĝas stokigebla, energiriĉa gaso. La hidrogeno povas esti uzata por la produktado de varmo kaj kurento - aŭ kiel fuelo por aŭtomobiloj en fuelaj ĉeloj. La centralo pohore produktas 120 kubajn metrojn da hidrogeno.

Multaj energiekspertoj kredas ke la transformado de ventoenergio al hidrogeno ne sufiĉas, ĉar hidrogeno apenaŭ estas taŭga por la naturgasa reto. Pro tio necesas produkti metanon el hidrogeno kaj karbondioksido. Tiu kroma transformado ja kostas iom da energio, sed metano havas kompare al hidrogeno decidajn avantaĝojn.

Landoj kiuj ne havas proprajn kuŝejojn de natura gaso povus mem produkti ĝin. Kaj la naturgasa reto ofertas grandajn rezervokapacitojn, do tiu reto povus esti uzata de hibridaj centraloj kiel bufro. Kaj metano povas esti rekte uzata kiel fuelo en aŭtomobiloj. Do oni povas revi pri tute ekologia produktado kaj konsumado de energio por la aŭtomobila trafiko.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA