Esperanta Retradio: Ultraviola radiado

Ultraviola radiado

ultraviola_radiado.mp3 Listen on Posterous

image_astronomy_sol_sun_ultraviolet.jpg

Britaj esploristoj kredas ke ili trovis la magian formulon por prognozi la vintran veteron: Ili konkludis ke malpli forta UV-radiado povas kontribui al malvarmaj vintroj precipe en norda kaj centra Eŭropo, dum pli forta radiado havas laŭ ili la kontraŭan efikon. Ili prognozas ke ankaŭ la venonta vintro en la menciitaj eŭropaj regionoj alportos tre malvarman veteron. Ni vidos ĉu ili pravas.

Ĉiukaze la fenomeno de ultraviola radiado meritas atenton. El Vikipedio mi ĉerpis jenan informon:

Ultraviola aŭ transviola radiado estas elektromagneta radiado kun ondolongo inter 380 nm kaj 10 nm. La supran limon de ĝia ondolongaro formas la viola lumo, kiu estas la plej altfrekvenca lumo videbla por la homa okulo. La suba limo estas arbitre fiksita; radiadon kun pli mallongaj ondoj oni nomas rentgena.

Ofte oni jene dividas la ultraviolajn radiojn (UV) laŭ la ondolongo:

UVA, 380–315 nm; nomataj ankaŭ "nigra lumo"; tiaj radioj trairas ordinaran vitron kaj bronzigas la homan haŭton. Ili estas uzataj ankaŭ por fluoreskigi certajn substancojn. Interalie ili lumigas dentojn kaj tolaĵojn lavitajn per modernaj lavensoj.

UVB, 315–280 nm; tiaj radioj ne trairas ordinaran vitron; ili bronzigas, sed ankaŭ brulumigas la homan haŭton kaj kaŭzas haŭtan kanceron.

UVC, 280–10 nm; ĝi utilas por mortigi malutilajn mikroorganismojn; tiu efiko baziĝas sur la alta energio de la ultraviola fotono, kiu kapablas difekti la strukturon de vivantaj ĉeloj; sub 200 nm ĝi kapablas jonigi atomojn. Aero absorbas radiadon sub ondolongo de 200 nm. Pura nitrogeno tamen tralasas UV-radiojn ĝis ondolongo de 150 nm.

La Suno elradias ĉiujn tri specojn, sed pro la ŝirmo de la atmosfero preskaŭ nur UVA atingas la surfacon de la Tero; nur 1 % estas UVB kaj UVC. Pro la difektiĝo de la ozona tavolo tiu parto nun pligrandiĝas.

Precipe en la suda hemisfero tiu difektiĝo de la ozona tavolo estas sentebla. Oni devas tie limigi la sunbanadon resp. ŝirmi sin pli bone de la sunradiado kaj vesti sin tiucele por eviti bruliĝon de la haŭto aŭ kanceron de la haŭto.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA