Esperanta Retradio: Nova lingvo de komputiloj

Nova lingvo de komputiloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Kvar junaj abiturientoj de la fako pri teknika fiziko kaj aplikata matematiko de la Gdanska Politekniko (en la norda Pollando) interesiĝas pri teknologio de plivastigita realeco. Ĝi estas sistemo, kiu ligas realan kaj komputilan mondojn. Kiel tio funkcias? Komputilo, plurfunkcia telefono, kaj eĉ signa panelo (angle: tablet PC) aldonas al elementoj de ĉirkaŭaĵo enhavojn generitajn virtuale. Ekzemple se oni enhavigos en la tekston de artikolo en gazeto specialan markaĵon kaj nia plurfunkcia telefono rimarkos ĝin, tiam sur ĝia ekrano aperos koncerna informo aŭ informgrafiko, estos aŭdigita intervjuo aŭ komenciĝos plurmedia prezentado.

Kiam ekzemple telefona aŭ komputila kameraoj registros bildon de urbaj objektoj, eblos ekscii, kio troviĝas en proksimaj konstruaĵoj. Tiamaniere sen mapo, en fremda urbo, eĉ sen lingvokono ni trovos kinejon, teatron aŭ bankoaŭtomaton. La junaj sciecistoj establis firmaon, kiu nomiĝas AROUND (ĉirkaŭ) kaj havas jam siajn sukcesojn. Nome la projekto titolita „Tendaro Solidareco" estanta plurmedia ekspozicio ĉirkaŭveturas Eŭropon. Kadre de ĝi la vizitantoj povas aŭskulti kaj spekti aldonan transsendon, kiun konsistigas eldiroj de ŝipfaristoj rakontantaj pri la tempoj de „Solidareco" kaj la milita ŝtato en Pollando (ĉi-lasta okazinta en la jaroj 1981-1983).

Laŭvica paŝo estos kreo de aplikaĵo elprofitanta ne nur la teknologion de plivastigita realeco, sed ankaŭ elektroencefalografon. La sciencistoj intencas krei aparatojn, kiuj reagos je la homa penso. Kreiĝis jam prototipa versio de la programo NEURON (neŭrono), kiu ebligas stiri komputilon. Sen uzi manojn oni povos tiamaniere malfermi bezonatan programon, ŝanĝi aŭskultatan muzikverkon aŭ ekfunkciigi filmon. Kio plej gravas, la programo faciligos funkciadon de neplenlertuloj, kiuj simple per siaj pensoj povos stiri invalidĉareton, priservi komputilon aŭ alian aparaton. La programo jam estas tiagrade progresinta, ke ĝi scipovas rekoni emociojn aŭ mimikon de vizaĝo. Ĉio ĉi estas ebla post alkonformigo de unuopaj rekomendoj al koncernaj pensoj aŭ emocioj. Poste la programo registrinte signalon de la cerbo ordonas al aparato plenumon de konkreta ago. Krom tio la aplikaĵo kunlaboras kun specialaj okulvitroj, kiuj al bildo observata de ni aldonas virtualan grafikon - ni ekvidos aĵojn, kiuj normale ne ekzistas, sed estas generitaj de komputilo. Oni povas imagi multajn aliajn aplikojn de la programo en plej diversaj branĉoj de nia vivo kiel arkitekturo, reklamo, industrio aŭ medicino.

La gdanskaj sciencistoj gajnis la duan premion en la eŭropa konkurso Intel Challenge kaj intencas partopreni finalan duelon, kiu baldaŭ okazos en la Kalifornia Universitato en Berkeley. Kvankam la ĉefa premio estos 50 mil usonaj dolaroj, tamen temas ankaŭ pri ekligo de kontaktoj kun mondfamaj specialistoj sciantaj kiamaniere vendi ilian inventaĵon.

Indas deziri al la talenta grupo de la polaj cerbumantoj gajni la unuan premion kaj pluan prosperan agadon por la bono de ĉiu el ni. Malgraŭ, ke en la artikolo estis menciite pri diversaj eblecoj, pro kiuj ne estas necesa interhoma lingva komunikado, mi ĝojas, ke mi povas ĝuste internacilingve dividi kun vi la laŭvicajn esperigajn informojn. Tio ĉi ne estus ja ebla sen komputiloj, la interreto kaj Esperanto. Dankon pro via atento, karaj geaŭskultantoj, kie ajn atingas vin la retkonekto.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA