Esperanta Retradio: Forzorgado

Forzorgado

forzorgado_.mp3 Listen on Posterous
o_mundo_envolto_em_lixo.gif
Bareloj povas servi aŭ por konservi nutraĵojn, trinkaĵojn aŭ aliajn bezonaĵojn sed ili povas ankaŭ enteni forĵetaĵojn kiuj estas transportataj aŭ al rubodeponejoj aŭ al reciklejoj aŭ al bruligejoj. En la germana lingvo la vorto por ĉiuj tiuj transportaj servoj estas "Entsorgung" kiun mi povas traduki per "forzorgado". En nia moderna socio la forzorgado okupas gravan lokon. Ni amasigas en niaj hejmoj nutraĵojn kiujn ni konsumas aŭ ofte ne konsumas pro troa aĉetado, sed ankaŭ multajn aliajn bezonaĵojn kaj ni ricevas ĉiutage multe da papero precipe en formo de gazetoj kaj prospektoj kiujn ni volas forporti sufiĉe rapide.

Ni ne povas porti niajn forzorgaĵojn ĉiutage mem al deponejo aŭ reciklejo, ni bezonas por tio forzorgajn servojn kiuj alveturas per specialaj kamionoj ĉiun unuopan domon por tie preni la koncernajn forzorgaĵojn kaj transporti ilin al deponejoj se temas pri rubaĵoj aŭ al reciklejoj se temas pri valoraj materialoj kiel papero aŭ vitro. Gravas ke tiuj forzorgaĵoj troviĝas en la koncernaj kolektujoj: la rubaĵoj en la rubujo, la papero kaj kartono en la paperkolektujoj, vitro en vitrokolektujoj kaj plastaj boteloj kaj aliaj pakaĵmaterialoj en la t. n. "flava sako".

En nia komunumo ĉiu privata domo havas rubujon kaj oni povas elekti ĉu la rubkolekta kamiono venas ĉiun duan aŭ ĉiun kvaran semajnon. Tiu servo estas pagenda. La pakaĵmaterialojn en la flava sako kaj la paperaĵojn kaj kartonaĵojn oni povas pretigi por fortransportado ĉiun sesan semajnon. Por paperaĵoj kaj kartonaĵoj ni havas por nia domo sufiĉe grandan kolektujon. Tiun servon ni ne devas pagi ĉar temas ja pri recikleblaj valormaterialoj. Vitrajn botelojn ni devas mem porti al metalaj vitrokolektujoj. La verdajn restaĵojn el niaj ĝardenoj ni povas mem transporti al komunuma kolektejo laŭ certa horaro.

Do ĉio ĉi estas parto de bone organizita forzorga mastruma sistemo. Tiu sistemo fariĝis grava parto de nia ekonomio. Ĝi estas gravega por nia vivo. Se tiu sistemo ne funkcius ni sufokus en rubaĵoj kaj vivus kvazaŭ en granda rubodeponejo. Pro tio gravas eduki jam la infanojn kaj veki ilian konscion pri la neceso de forzorgado simile al lavado kaj purigado. Bonŝance ĉe ni tiu konscio jam estas tre alta kaj ĉiuj servoj perfekte funkcias.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero