Enciklopedio de Esperanto

Eble ne multaj el vi scias ke Enciklopedio de Esperanto estis publikigita en la reto (sen la fotoj) kaj havas sian retadreson je:

http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm

Tiu reprezentas la unuan eldonon en 1933, redaktita de Kökeny kaj Bleier. La iniciatinto estis Ŝirjaev. Ĝi havis por la lingvo-fako, la famegan K. Kalocsay. Ĝi estis sponsore eldonita de Literatura Mondo el Budapest.



Vikipedio donas la jenan klarigon pri tiu libro:


La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono, de Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavis ĉirkaŭ 2500 artikolojn.

Unulibra represo estis eldonita en Hungario pere de Hungaria Esperanto-Asocio en la jaro 1979 kaj 1986, sed sen la fotoj. La libro pri si mem raportas jenon sub la litero E:
Citaĵo    
« Enciklopedio de Esperanto estis kelkfoje pli frue iniciatata antaŭ ol realiĝis la eldono de 1933. En 1913 Petro Stojan proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. Samtempe estis eldonitaj 5 unuaj slipoj (N1-Slipa enciklopedio kaj ĝia estonteco, N2- Kinematika teorio pri la tempo, N3 - Himno "Espero", N4-Int. transskribo de propraj nomoj kaj NIOI - Kunveno, poemo de L. Levenzon.) En 1917 V. Ŝmurlo eldonis en Petrograd Universalan alfabetan nomaron-adresaron "Ariadna fadeno" (ANA) ĉefe kun nuraj referencoj kiel "unuan provon de enciklopedio de l'esperantismo kun firma kredo ke el tiu ... semo kreskos grandega arbo de l' E. Universala Enciklopedio." La unuaj paĝoj 1-88 de ANA presiĝis en Riga, pro militaj cirkonstancoj la sekvaj paĝoj de la libro aperis en malpli granda amplekso kaj nur de post la vorto "E", kun enhavo tre malabunda kaj skemeca. »

    —N. Nekrasov, Enciklopedio de Esperanto, 1934



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero