Antaŭkristnaskaj merkatoj

Christkindlmarkt2

Antaŭkristnaskaj merkatoj

antaukristnaskaj_merkatoj.mp3 Listen on Posterous

La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko - la Advento - laŭ la origina intenco estu periodo de retiriĝo, de enpensiĝo, de rezigno pri laŭtaj distroj. La kristnaska nokto estas silenta nokto kiel diras mondkonata kanto el la vilaĝo Oberndorf en la lando de Salzburg. Niaj adventaj kantoj priskribas la malvarmon kaj malhelon kaj la sopiron je lumo kaj varmiĝo. La adventa florkrono havas 4 kandelojn kaj je ĉiu el la kvar adventaj dimanĉoj heliĝas plia kandelo. Tiu tuta tradicio konduku nin silentpaŝe al la granda festo de Kristnasko.

Lastan dimanĉon vere komenciĝis la advento kaj ĉie en la lando oni multe entreprenis por instigi la homojn viziti la ejojn kie oni organizas la adventan etoson. Jes, oni vere organizas tion, oni povas jam nomi tion eĉ industrion. Tiu advento ne okazas en preĝejoj sed en plej bona kazo antaŭ ili kaj la etoso certe ne estas silenta sed sufiĉe laŭta. Oni ja ludas adventajn kaj kristnaskajn kantojn, eĉ ofte prezentataj de lokaj ĥoroj, sed la kutima muzika alsonigo estas usondevenaj kanzonoj kiuj trudiĝas en la orelojn.

Sed plej gravas la multaj budoj en kiuj oni vendas ĉiajn etajn akcesoraĵojn, kaj por teni la homojn en la loko oni ofertas varmajn manĝaĵojn kaj precipe trinkaĵojn kiuj enhavas ankaŭ sufiĉe da alkoholo por ankaŭ varmigi la korojn. Tiun vendadon de "punĉo", kiel oni nomas la trinkaĵon, realigas diversaj asocioj, ĉu bonfaraj kiel la rotarianoj, ĉu sportaj aŭ politikaj. Do en tiu merkato estas unuflanke tute komercaj budoj, aliflanke sociaj budoj. Kaj depende de la proporcio de tiuj budoj la karaktero de la merkato estas aŭ tute komerca aŭ socikultura.

Belan kaj trafan ekzemplon de ambaŭ tipoj mi vidis lastan dimanĉon kiam ni promenis laŭlonge de rivero kaj je ambaŭ flankoj de la rivero okazis merkatoj. En unu regis la komercaj budoj kaj aŭdiĝis usondevenaj kanzonoj el la laŭtparolilo kaj en la alia estis preskaŭ nur budoj de lokaj asocioj kaj en la mezo staris granda kripo-aranĝo kun figuroj en plena vivograndeco. Tiu dua merkato okazis antaŭ muziklernejo kaj en la konstruaĵo oni prezentis verajn adventajn kantojn. Ni tamen ne restis tie ĉar pro la belega vetero ni daŭrigis nian promenon laŭlonge de la rivero.

La adventaj merkatoj nun jam okazas en preskaŭ ĉiu iom granda vilaĝo kaj kompreneble des pli en la urboj kie ili servas por altiri aĉetantojn por la enurbaj vendejoj. Mi persone preferas resti hejme aŭ promeni en apudrivera arbaro ol viziti merkatojn. Kaj la adventan etoson ni mem kreas en nia ĥoro dum nia adventa koncerto la 30-an de novembro.

Ĉiukaze necesas entrepreni ion por bone pasigi tiun antaŭkristnaskan tempon kaj la merkatoj kontribuas al tio.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA