Posts

Showing posts from April, 2010

AKADEMIO DE ESPERANTO Oficialaj Informoj Numero 13-a 2010 04 29

Image
OFICIALAJ INFORMOJ   Numero 13 – 2010 04 30   Elekto de triono de la akademianoj Okazis en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro la reelekto de triono de la akademianoj laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto. Ne rekandidatis Aŝvinikumar, Gersi Alfredo Bays, André Cherpillod, Flavio Rebelo kaj Trevor Steele. Iliajn lokojn prenis la novaj akademianoj Marcos Cramer, Lena Karpunina, Stano Marĉek, Paŭlo Moĵajev kaj Alexander Shlafer. Estis reelektitaj Vilmos Benczik, Probal Dasgupta, Miguel Gutierrez Aduriz, Boris Kolker, Erich-Dieter Krause, Li Shijun, Carlo Minnaja, Humphrey Tonkin, Bertilo Wennergren, Yamasaki Seikô. Pro la ĵus okazinta forpaso de akademiano Maŭro La Torre , nun la Akademio konsistas el 44 membroj: Perla Ari Martinelli Marc Bavant Vilmos Benczik Gerrit   Berveling Marjorie Boulton Renato Corsetti Marcos Cramer Dao Anh Kha Probal Dasgupta Michel Duc Goninaz Lena Karpunina Gbeglo Koffi Paul Gubbins Miguel Gutierrez Aduriz Otto Haszpra Christer

N-ro 377 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 377 2010-04-23 VARIA TEMARO EN LA HAVANA IKU Internacia Kongresa Universitato allogas en la lastaj jaroj multe da prelegproponoj de universitatanoj kaj aliaj fakuloj. Por prelegi en ĝia 63-a sesio dum la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010) estis 20 kandidatoj, t.e. pli ol duoblo de la naŭ prelegoj, kiuj konsistigos la programon de IKU. Ĉar aldone la kvalito de la proponoj estis tre alta, la tasko de la speciala UEA-komisiono, kiu prijuĝis ilin, ne estis facila. La finan decidon faris la Estraro de UEA, kiu plene sekvis la rekomendon de la komisiono. En Havano okazos jenaj naŭ IKU-prelegoj, kiuj traktos plej diversajn temojn: kulturo, literaturo, lingvo, esperantologio, fiziko, medio kaj medicino: Duncan Charters: Etnaj kaj preteretnaj kulturoj; Jane Edwards: Kultura dinamiko de la kuba diasporo; Maritza Gutiérrez: Lingva diverseco en Latinameriko; Hidenori Kadoya: Lingvaj rajtoj en la Esperanto-movado; Stefan M

Projekto WikiTrans - Esperanto!

La retejo epo.wikitrans.net ebligas legi EN ESPERANTO pli ol 3 milionojn da artikoloj el la anglalingva Wikipedia. Ĉar la tradukoj estas maŝine faritaj, vi trovos kelkajn traduk-erarojn, sed tiuj ne malhelpas la komprenon de la teksto. Krome, ĝi donas al ni ĉiuj eblecon korekti la erarojn kaj aldoni la korektitajn artikolojn al la esperanta Vikipedio ( http://eo.wikipedia.org ). Ni eluzu tiun eksterordinaran okazon! laŭ Tulio Flores (mesaĝo en la listo esperanto_lingvo@yahoogrupos.com.br )
Bonvenon al la blogo Esperanto-Movado. Ĉi tie mi prezentos interesajn tekstojn en Esperanto, kiujn mi pensas utilaj al Esperanto-komunumo tra la mondo. Bonvenon Amike Adonis Saliba, San-Paŭlo, Brazilo