Posts

Showing posts from June, 2010

1924 : 42 membroj de la Akademio de Sciencoj agnoskas kaj rekomendas Esperanton

La 1-an de junio 1924, 42 sciencistoj de la Akademio de Sciencoj, Instituto de Francio, adoptis jenan deziresprimon : La subskribintoj, membroj de la Akademio de Sciencoj, Konvinkitaj ke la adopto de la internacia helplingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj havus grandegajn konsekvencojn el la vidpunkto de la progreso de la scienco kaj ĝia aplikado ; ke ĝi ebligus etendi la disinfluon de la franca scienco eksteren kaj, pro tio, la intelektan influon de nia lando, esprimas la deziron : 1° ke la instruado de tiu lingvo, majstroverko de logikeco kaj simpleco, estu enkondukita, almenaŭ fakultative, en la oficialaj programoj de la klasoj de sciencoj de ĉiuj instruestablejoj ; 2° ke, dum la internaciaj kongresoj, ĝi estu adoptita kiel oficiala lingvo samrajte kiel la naciaj lingvoj, ĝis la momento kiam la eksperimentado konfirmos ke ĝi taŭgas por fariĝi la sola oficiala lingvo ; 3° ke la atento de la direktoroj de la sciencaj aŭ teknikaj eldonejoj estus altirita pri la intereso k

UEA viva n-ro 8

Gazetaraj Komunikoj de UEA - n-ro 385 (2010-06-18)

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 385 2010-06-18 Enhavo:    1. Novaĵoj en UEAviva kaj la Reta Kinejo de UEA    2. Helpo al Esperanto-bibliotekoj    3. Plena Verkaro de Zamenhof fariĝis malmultekosta! NOVAĴOJ EN UEAVIVA KAJ LA RETA KINEJO DE UEA N-ro 8 de la reta filmbulteno UEAviva montras scenojn el la nombrado de voĉoj pri Komitatanoj B de UEA. La nombrado de 1550 voĉdoniloj okazis en la Centra Oficejo la 1-an de junio kaj laborigis la balotkomisionon kaj la CO-stabon dum pli ol kvin horoj. En la dua parto de la 10,5-minuta bulteno prof. Gotoo Hitosi el Japanio rakontas pri sia vizito al la Biblioteko Hodler lige kun sia movadhistoria esplorado. Emocia estas lia rakonto pri la japana esperantisto Doi Eiichi (1909-1933), kiu iniciatis bonfarajn poŝtmarkojn en sia lando. Prof. Gotoo klarigas, kial Doi estis entombigita ankaŭ en Germanio, kvankam dum sia mallonga vivo li neniam vizitis eksterlandon. Ankaŭ la Reta Kinejo de UEA daŭre pliriĉiĝas per novaj filmoj. Laste estis a

Internacia Tago de Paco k Jarlibro 2010

Image
CENT TAGOJ ĜIS LA INTERNACIA TAGO DE PACO En 1981 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj establis la 21-an de septembro kiel la Internacian Tagon de Paco. La 13-an de junio, cent tagojn antaŭ la ĉi-jara Tago de Paco, la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon, direktitan precipe al junaj homoj: - - - Mesaĝo por la centtaga antaŭkalkulo antaŭ la Internacia Tago de Paco Cent tagojn de hodiaŭ, la mondo notos la Internacian Tagon de Paco – tagon dum kiu oni intencas, ke armitaj konfliktoj kvietiĝu … tagon dum kiu ni alvokas al batalantoj observi pafĉeson … tagon kiam ni renovigas nian propran dediĉon al neperforto kaj la paca solvo de disputoj. La fokuso de la ĉi-jara observo, kiu okazos la 21-an de septembro, rilatos al junularo kaj evoluigo, sub la slogano: "Paco = Estonteco". Junaj homoj jam ludas ŝlosilan rolon en la laboro por paco. Sed mi scias, ke ili kapablas fari eĉ pli. Pro tio, tiu ĉi Internacia Tago alportas defion al gejunuloj

Kajto - Dormu Milde

17-a IMEK, invitilo kaj programo

Image
Kun granda ĝojo ni sendas la Invitilon kaj Programon de la 17-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso , kiu komenciĝos la 3-an de julio en Hódmezővásárhely, Hungario. Vidu la aldonaĵon! Sur la 1-a, 3-a, 4-a kaj 5-a paĝoj Vi trovos esperantlingvajn informojn. Amike, Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas ( ligilo )

Esperanto Vikipedio Kreskegas!....aŭtomate?

El: www.eventoj.hu - Budapest, Szilvasi < oficejo@eventoj.hu > Temo: ret-info: La tutan anglalingvan vikipedion traduki aŭtomate... - Gratulojn!! To: neil_nachum@yahoo.com Dato: Vendredo, Jun 11, 2010, 10:32 Estimataj! La diskuto en la listo [scienca-kaj-faka-agado] memorigis min plian fojon pri admirinda afero, pri kiu evidente ne multaj respondeculoj konscias. Temas pri kreo de aŭtomata tradukmaŝino far malgranda dana entrepreno, kadre de kiu sinjoro Eckhard Bick produktis tradukmaŝinon en ege alta kvalito (laŭ mia takso pluroble pli bona ol iu ajn antaŭa) inter la angla kaj Esperanto! La specifa celo estas traduki aŭtomate la tutan anglalingvan vikipedion al Esperanto kaj ĝi jam tion faras. Ĝis nun estis tradukitaj 800.000 artikoloj. Kontrolu mem, la tradukoj havas tian altan tradukkvaliton, ke apenaŭ eblas trovi frazon kun tiaj eraroj, kiuj malebligus la komprenon. vidi ĝin ĉe: http://epo.wikitrans.net/ Kiam la maŝino tradukos ĉiujn 3,3 milionojn da artikoloj, la vikipe

Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado disponebla en brazilaj lernejoj

Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado disponebla en brazilaj lernejoj Post la amasa reago de esperantistoj kun subteno al la aprobo de la leghoprojekto por instigo al la instruado de Esperanto en brazilaj mezlernejoj, la federacia deputito sinjorino Andreia Zito (el la ŝtato Rio de Janeiro, partio PSDB) denove prezentis hodiaŭ sian favoran raporton. Antaŭ pluraj semajnoj, ŝi ial reprenis sian raporton (ankaŭ favoran) en la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la Brazila Deputita Ĉambro. Ĉu diferenco inter la versioj? Jes. Aldoniĝis al la mezo de ŝia raporto tri alineoj, kies esenco estas:      "Nepras reliefigi, ke Esperanto ne celas anstataŭigi naciajn lingvojn, sed roli kiel dua, por pritraktado de mondaj problemoj kaj interpersonaj rilatoj. Ĝi ne havas kulturimperiismajn celojn kaj agas favore al la konservado de la kulturo kaj la suvereneco de la popoloj.      Nepras reliefigi, ke Esperanto ne estas ligita al kiu ajn religio. Ĝi estas nur ling

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 383 2010-06-07 Enhavo: La Gxenerala Sekretario de UN pri la Monda Oceana Tago "La trezoro": fenestro al la islama kaj araba kulturo Havana UK super Portland kaj Vankuvero LA GxENERALA SEKRETARIO DE UN PRI LA MONDA OCEANA TAGO La 8-a de junio estas, ekde 2009, la Monda Oceana Tago, proklamita de la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj. Por la Monda Oceana Tago 2010 la Gxenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis cxi tiun mesagxon. - - - Oceanoj ludas sxlosilan rolon en niaj cxiutagaj vivoj. Ili estas integra elemento en dauxrigebla evoluigo kaj grava fronto por esplorado. Dum sciencistoj esploras la oceanojn je cxiam pli profundaj niveloj ol iam ajn antauxe, ili dauxre eltrovas novajn formojn de mara vivo. Tiuj esploroj havas grandan potencialon por antauxenigi homan bonfarton. Sed, se ni deziras plene profiti el tio, kion oceanoj ofertas, ni devas alfronti la damagxajn efikojn de homaj aktiv

Nova diplomverko pri Esperanto

De <arosev @ gmail.com >, 2an de junio 2010, tra Vladimir Minin tra la listo Reago La 31-an de majo 2010 en Jekaterinburg juna studentino Arina Osipova diplomiĝis pri la temo "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de la germana lingvo". Ŝi studis en la Urala ŝtata pedagogia universitato (UŜPU), instituto de fremdaj lingvoj. Arina preskaŭ ne diskonigis informon pri temo de sia diplomverko, tial nur hazarde oni povis informiĝi pri la bonega fakto. Kiel rakontis mem Osipova, jam profesia instruistino de la germana, ŝi lernis Esperanton antaŭ kvar jaroj, kaj kiam venis tempo elekti temon de diplomverko, ŝi decidis kunigi Esperanton kaj la studadon. Arina multe interesiĝas ĝuste pri propedeŭtiko, tial komence ŝi volis pristudi nur ĝin – kiel Esperanto ĝenerale helpas lerni lingvojn, ne iun konkretan. Sed dekanino de ŝia fakultato estis ege kontraŭ Esperanto ("En la mondo estas tro da problemoj pri la normalaj lingvoj, kaj vi alŝovas la artefaritan!&qu

KOMITATANOJ B ELEKTITAJ: MARK FETTES SUR LA UNUA LOKO

La 1-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la vocxoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2010-2013. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Gxenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Rob Moerbeek, Piet Schuil, Francisco L. Veuthey kaj Atie van Zeist. La stabo de la Centra Oficejo asistis la komisionon en la nombrado, kiu dauxris iom pli ol kvar horojn. Balotilo estis sendita al 4801 individuaj membroj, el kiuj vocxdonis 1550, t.e. 32,3%. Estis 1527 validaj kaj 23 malvalidaj balotiloj. La balot-aktiveco klare superis tiun de la antauxa fojo en 2004, kiam 29,0% de la membroj vocxdonis, sed gxi ne atingis la rekordon de 33,6% en 1998. Plej multe da vocxoj, 1010, ricevis Mark Fettes. La aliaj kvin sukcesaj kandiatoj estis Probal Dasgupta (973), Barbara Pietrzak (876), Amri Wandel (820), José Antonio Vergara (816) kaj Wu Guojiang (732). Ne elektitaj estis Petr Chrdle (65